Vizitu Forumon

Finiĝis Mondpokala Plonĝkonkurso

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:25:56

La 24-an de februaro en Pekino finiĝis la 16-a Mondpokala Plonĝkonkurso post la daŭro en 6 tagoj. Ĉina plonĝista teamo, nomata la sonĝa teamo, gajnis 7 orajn medalojn el entute 8 konkursobjektoj. Dum la konkurso la ĉina teamo montris superecon, tamen la situacio ne estis tiel favora al ĝi. Rapida progreso de fremdlandaj sportistoj aldonis premon al ĉinaj plonĝistoj.

Ĉinaj plonĝistinoj montris evidentan superecon. En matĉoj de la virina 3-metra salttabulo ĉinaj plonĝistinoj Guo Jingjing kaj Wu Minxia garantiis la ĉinan superecon per stabila ludo. Dum la solplonĝado la du plonĝistinoj alterne okupis la unuan lokon, kaj en la duopa plonĝado ili ĉiam tenis absolutan superecon. De 7 jaroj la ĉina teamo dominas la duopan plonĝadon.

En la virina 10-metra platformo aliaj ĉinaj plonĝistinoj Chen Ruolin kaj Wang Xin prezentis perfektan ludon. Post la eksiĝo de Fu Mingxia, la ĉina teamo preterlasis la oran medalon de la la virina 10-metra platformo en du sinsekvaj olimpikoj, tial la ĉina teamo metis esperon sur la du junajn plonĝistinojn por la Pekinaj Olimpikoj. En la solplonĝado Chen Ruolin prezentis perfektan ludon, precipe ŝia lasta plonĝo gajnigis por ŝi la plenan poentaron, kaj en la duopa plonĝado Chen Ruolin kaj Wang Xin superis rivalon je 30 poentoj.

En la viraj matĉoj la ĉina teamo alfrontis defion. La ĉina teamo gajnis 3 orajn medalojn el entute 4 viraj konkursobjektoj, tamen la procezo por la teamo estis tre malfacila. En la jaro 2005 la ĉina duo Lin Yue/Huo Liang debutis en la vira plonĝado de la 10-metra platformo kaj gajnis la oran medalon senescepte el tiu ĉi objekto de diversaj konkursoj. Ĉi-foje en la lasta plonĝo ili faris misludon, la neperfekta enakviĝo influis la finan juĝon, kvankam ili fine gajnis la oran medalon per la supereco de pli ol 30 poentoj.

Por la ĉina teamo la sola preterlaso aperis en la vira solplonĝado de la 10-metra platformo. Germana sportisto Klein Sascha, kiu ne estis bone taksita antaŭ la matĉo, faris premon al Zhou Luxin kaj Lin Yue. Psika problemo influis la du ĉinajn sportistojn. En la lasta plonĝo Lin Yue gajnis nur 76 poentojn, kaj Zhou Luxin, kiu jam perdis la ŝancon gajni la oran medalon, ricevis 85 poentojn.

Rapida progreso de fremdlandaj plonĝistoj avertis la ĉinan teamon. Germano Klein Sascha estas la plej okulfrapa "malhela ĉevalo". En la matĉo li atingis la rezulton super sia kapablo. Li gajnis pli ol 90 poentojn el 4 plonĝoj. Fremdlandaj sportistoj jam kapablas konkuri kun la ĉinaj per la malfacileco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto