Vizitu Forumon

Velŝipa konkurso vekis atenton de ĉinoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:29:30

Ĉinio malfrue ekpraktikis veladon kiel sporton, tamen nun en la ĉina orienta urbo Qingdao, en kiu okazos velŝipa konkurso de la Pekinaj Olimpikoj, multaj loĝantoj interesiĝas pri tiu ĉi sporto.

Februare de 2008 en la olimpika velŝipa bazo de la urbo Qingdao kolektiĝis kelkmil loĝantoj por saluti 10 velŝipojn, precipe la jakton Qingdao, partoprenantajn en la ĉirkaŭmonda velŝipa konkurso Clipper.

La konkurso ĉirkaŭ la mondo tra 3 500 marmejloj estis iniciatata de brita kavaliro Robin Knox-Johnston en la jaro 1996. Ĝi estas unu el la plej influhavaj velŝipaj konkursoj kaj ankaŭ la ununura malferma al ordinaraj amatoroj en la mondo. En la jaro 2006 la urbo Qingdao estis elektata kiel unu el stacioj de la konkurso. Ĉi-jare tri ĉinoj partoprenis kiel ŝipanoj la konkurson. Ili estas Gao Jun kaj Du fei, el la urbo Qingdao, kaj Yan Ximin, el Pekino. Parolante pri impreso de la konkurso, Yan Ximin diris al raporto: "Mi estas certa, ke por ĉiu el partoprenantoj de la konkurso Clipper, la vojaĝo estas tre valora travivaĵo, ĉar ĉiuj lernis multon el la vojaĝo, kaj ni povas dividi la travivaĵon kun niaj amikoj kaj familianoj kaj percepti ion el ĝi en la estonteco. En la vojaĝo mi ne nur konis malsamajn ideojn kaj konceptojn pri navigado, sed ankaŭ lernis kiel kunlabori kun kolegoj el landoj kun malsamaj kulturoj, lingvoj kaj moroj, kaj kiel akomodiĝi al eksterme malbona medio."

La konkurso lernigis al ŝipanoj malsamajn kulturojn kaj ankaŭ alportis al ili kuraĝon sin defii, tamen kion signifas la konkurso por Qingdao, la Velŝipa Urbo en Ĉinio, . Sinjorino Zang Aimin, vicestro de la urbo kaj plenuma vicprezidanto de Komitato de la Olimpika Velŝipa Konkurso, diris: "La velŝipa konkurso Clipper riĉigis la preparon de la urbo Qingdao por la olimpikoj, provis nian kapablon en organizado, kaj ankaŭ havigis al ni spertojn por konstrui la Velŝipan Urbon."

De la jaro 2006 post la unua partopreno en la konkurso Clipper, la urbo Qingdao senĉese bonigas instalaĵojn necesajn al diversaj konkursoj kaj ankaŭ propagandas sin kaj la olimpikojn al la mondo per konkursoj.

En la konkurso ĉina ŝipano Du Fei suferis seriozan dehidracion dum la naviga stadio inter Singapuro kaj Qingdao kaj la malsano minacis lian vivon, tamen li obstine batalis kontraŭ la malsano kaj fine venkis. Partopreninte la konkurson tri ĉinaj ŝipanoj akiris plian konon pri velado. Citante la parolon de kavaliro Robin Knox-Johnston, Yan Ximin diris al raportisto, ke se eblas, ĉiu devas fari navigan vojaĝon almenaŭ unu fojon, ĉar ĝi probable ŝanĝos vian vivon.

En la aĝo de 17 jaroj Robin Knox-Johnston faris la unuan navigadon, kaj tiu ĉi travivaĵo restas neforgesebla en lia memoro. Respondante demandon pri la plej neforgesebla navigado, li diris kun ruza rideto: "La plej neforgesebla navigado ĉiam estas la sekva". En la jaro 2007 68-jara li refoje sin defiis. Li partoprenis solveladon tra kvin oceanoj kaj duafoje plenumis seninterrompan solan navigadon ĉirkaŭ la mondo. Li diris: "La dua navigado estis tre interesa, ĉar mi uzis novan ŝipon, tre rapidan. Foje mi trafis ventegon, kaj la ŝipo kvazaŭ flugis. Tio estas vere animstreĉa kaj ekscita."

Ĉinio restas malforta en tiu ĉi sporto, tial al ĉinaj ŝipanoj necesas plu hardado en diversaj konkursoj, tamen estas gojinde, ke nun pli kaj pli multaj ĉinoj ekŝatas ĝin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto