Vizitu Forumon

Intervjue al Alexandros Nikolaidis—la unua torĉostafeto

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:51:21

                                                                      En provludo

Tagmeze de la 24-a de marto en Olimpio okazis ceremonio por bruligo de la olimpika flamo. Fama greka taekvondisto Alexandros Nikolaidis, la unua torĉostafeto, transprenos de la plej alta sacerdotino la olimpikan flamon, kaj portante ĝin, kuros al la monumento de Pierre de Coubertin—jen la unua paŝo de la torĉstafetado. Antaŭ la ceremonio nia raportisto intervjuis lin.

Malsame ol tiu gravmiena sur la foto, antaŭ raportistoj Alexandros Nikolaidis estas fervora kaj modesta. Li vestita en blanka jako estas altstatura kaj eleganta. Parolante pri la vojaĝo al Olimpio Alexandros Nikolaidis multe ekscitiĝis. Li diris: "La Greka Olimpika Komitato elektis min kiel la unuan torĉostafeton de la Pekinaj Olimpikoj, tio estas granda honoro por mi!"

                                                                    En provludo

La 13-an de marto en gazetara konferenco, Minos Kyriakou, prezidanto de la Greka Olimpika Komitato, proklamis, ke greka taekvondisto Alexandros Nikolaidis estu la unua stafeto de la olimpika torĉo. Li diris, ke oni elektas Alexandros Nikolaidis kiel la unuan stafeton ne pro lia elstara talento en sporto kaj bona rezulto en olimpikoj, sed pro lia kuraĝo, modesta sinteno kaj lia eminenta kvalito. Fronte al la demando de raportistoj, kial li povis elektiĝi kiel la unua stafeto, Alexandros Nikolaidis diris: "Fakte mi ne scias la veran motivon, eble pro mia bona rezulto el sporto, eble pro mia karaktero. Mi ne scias, tamen mi vere ĝojas."

Alexandros Nikolaidis naskiĝis la 7-an de oktobro, 1979, en la norda greka urbo Salonica. Instigite de la patro, en la aĝo de 3 jaroj li komencis ekzercadon de taekvondo. 17-jara li gajnis oran medalon el la Monda Junula Ĉampionado en Barcelono. La honoro kiel la unua stafeto estas rilata kun lia bona rezulto el sportado. En la jaro 2004 Alexandros Nikolaidis gajnis arĝentan medalon de la 80-kilograma kategorio en la Atenaj Olimpikoj. Ĉi-jare li partoprenos la Pekinajn Olimpikojn, tio por li estas la tria fojo.

Januare li venis al Pekino kaj vizitis konkursejojn de la Pekinaj Olimpikoj. Li diris, ke Pekino estas moderna metropolo; li tre ŝatas Pekinon kaj esperas atingi bonan rezulton en la olimpikoj. Li diris: "Mi jam faris sufiĉajn ekzercadon kaj preparadon. Mi esperas atingi la finalon kaj ricevi la olimpikan ormedalon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto