Vizitu Forumon

Hu Jintao proklamis starton de stafetado de olimpika torĉo

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:29:30

La 31-an de marto, la olimpika torĉo atingis Pekinon el Ateno transportate de la ĉina speciala aviadilo titolita "Olimpika Torĉo". Antaŭtagmeze de la sama tago, sur la pekina Tian'anmen-placo okazis la ceremonio por bonvenigi la olimpikan torĉon kaj startigi stafetadon de la olimpika torĉo. Al la solena ceremonio ĉeestis ĉinaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao kaj Xi Jinping, oficistoj de la Internacia Olimpika Komitato, oficistoj de la Greka Olimpika Komitato, alilandaj diplomatiaj senditoj en Ĉinio kaj ankaŭ pli ol 6 mil reprezentantoj de la popolamasoj. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Antaŭtagmeze de la 31-a de marto, la 130-an tagon antaŭ la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj, la olimpika torĉo prenita en la olimpika lulilo – la greka Olimpio, atingis Tian'anmen-placon en la centro de Pekino. Tiam eksplodis varma manklakado kaj huraado en la majesta muziko sur la placo.

En la stafeto-startiga ceremonio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao transdonis al Liu Xiang, ĉina fama atleto kaj tenanto de la monda rekordo de la 110-metra hurdkurado, la olimpikan torĉon nomatan "Xiangyun", kiu estas la unua olimpika torĉo bruligita sur la ĉina tero. Hu Jintao diris: "Mi proklamas, ke la stafetado de la pekina olimpika torĉo en 2008 komenciĝu!"

Ekde tiu ĉi momento, la pekina olimpika torĉo el la olimpika lulilo spertos la 130-tagan stafetadon, kun "harmonia vojaĝo" kiel la ĉeftemo kaj "bruligo de patoso kaj transsendo de revo" kiel la slogano. La olimpika torĉo "Xingyun" vojaĝos 137 mil kilometrojn tra la kvin kontinentoj. Al la stafetado partoprenos pli ol 21 000 torĉo-portistoj kaj ankaŭ 5 mil eskortantoj. Tio estos la torĉa stafetado kun la plej longa daŭro kaj la plej multaj partoprenantoj en la olimpika historio.

En la ceremonio ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping faris parolon bonvenigante la olimpikan torĉon. Li diris: "Okazigo de karakterizaj kaj altnivelaj olimpikoj estas la komuna deziro de ĉiuj gefiloj de la ĉina nacio. La ĉina registaro kaj popolo varme bonvenigas diverslandajn kaj diverslokajn sportistojn kaj amikojn partopreni en Pekinaj Olimpikoj. Ni kune kun la amikoj forte disvolvos la olimpikan spiriton, senĉese akcelos interkomprenon kaj amikecon de diverslandaj popoloj kaj faros senlacan klopodadon por konstrui la harmonian mondon kun longedaŭra paco kaj komuna prospero."

De Olimpio ĝis Granda Muro, la sankta olimpika torĉo realigis perfektan kupliĝon de la du antikvaj civilizacioj.

En la ceremonio, s-ro Hein Verbruggen, prezidanto de akordiga komisiono de Pekinaj Olimpikoj sub la Internacia Olimpika Komitato, laŭtlegis la gratulan leteron de s-ro Jacques Rogge, prezidanto de la komitato. S-ro Rogge diras en la letero:

"Mi profunde konvinkiĝis, ke Pekinaj Olimpikoj estos ne nur momento por krei la sportan pompecon, sed ankaŭ granda ŝanco, por ke la ĉina popolo kaj la mondaj popoloj reciproke lernu, komprenu kaj respektu."

La 1-an de aprilo, la pekina olimpika torĉo marŝos al la urbo Alma-ata de Kazaĥstano, kaj komencos 33-tagan stafetadon ekster Ĉinio. Poste la olimpika torĉo estos stafetata en Ĉinio ekde la komenco de majo ĝis la 8-a de aŭgusto, kiam inaŭguriĝos Pekinaj Olimpikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto