Vizitu Forumon

1-a monda sportkunveno de mensaj ludoj en Pekino

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:29:30

La 3-an de oktobro en Pekino inaŭguriĝis la unua monda sporkunveno de mensaj ludoj. Tio estas alia monda sportkunveno gastigata de Ĉinio post la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. En la sportkunveno partoprenas preskaŭ 3 000 sportistoj; ili kune konkursas kaj ĝuas la unuan mondan sportan solenon de mensaj ludoj.

La unua monda sportkunveno de mensaj ludoj estas iniciatita de la Internacia Asocio de Mensaj Ludoj. La asocio, fondita en 2005, celas antaŭenpuŝi disvolviĝon de kartludo kaj ŝako de la mondo. Poste, interkonsiliĝinte kun la Internacia Olimpika Komitato, la Internacia Asocio de Mensaj Ludoj decidis okazigi la mondan sportkunvenon de mensaj ludoj post la someraj aŭ vintraj Olimpikoj en taŭga tempo de la sama jaro en la gastiganta urbo de la Olimpikoj, kaj tiel Pekino do estas la unua gastiganta urbo de la monda sportkunveno de mensaj ludoj. Prezidanto de la Internacia Asocio de Mensaj Ludoj sinjoro Jose Damiani konigis:

"La Internacia Asocio de Mensaj Ludoj esprimas profundan dankon al la Ĉina Organiza Komitato pro ĝia eminenta laboro por prepari la mondan sportkunvenon de mensaj ludoj. Por la sportkunveno alvenis proksimume 3 000 sportistoj el pli ol 140 landoj kaj regionoj, oni aranĝis kvin konkursajn branĉojn, t.e., briĝado, ŝako, damludado, goado kaj ĉina ŝako."

La sportkunveno daŭras 16 tagojn; naskiĝos 35 oraj medaloj. Forte subtenate de la sportaj federacioj de briĝo, ŝako, internacia damludo, goo kaj ĉina ŝako, la monda sportkunveno de mensaj ludoj de sia unua sesio posedas relative grandan skalon kaj relative altan nivelon. Preskaŭ ĉiuj eminentaj koncernaj ludistoj en la mondo kolektiĝas en Pekino. La sportkunveno ja meritas la titolon de soleno de homa mensa interfluo.

Sukcese gastiginte la Pekinajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn en 2008 Ĉinio refoje servas kiel gastiganto de la unua monda sportkunveno de mensaj ludoj, vicprezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato s-ino Xiao Min opinias, ke tio plene montras la konfidon de la Internacia Olimpika Komitato kaj la Internacia Asocio de Mensaj Ludoj al Ĉinio kaj ankaŭ montras la ĉinan koncepton ĉiuflanke disvolvi sportadon. Ŝi diris:

"Ni funkciigas la sportkunvenon de mensaj ludoj post la Olimpikoj, tio plene enkorpigas la harmonian disvolvon de la konkursa sportado kaj popolamasa sportado. La mensaj ludoj estas grava konsistiga parto de la sporta afero de nia lando."

La konkursado kadre de la sportkunveno iras pli kaj pli brile. Sportistoj kaj trejnistoj el diversaj lokoj de la mondo esprimas sian admiron al la skalo kaj nivelo de la konkursado. Samtempe kun tio la organizado fare de Ĉinio estas multe laŭdata. Estro pri afero de la Internacia Goa Federacio Shigeno Yuki diris:

"Ja estas brave. Mi estas certa, ke ĉiuj konkursantoj ĝojas partopreni en la konkursado, amikiĝi kaj ĝui la tagojn en Ĉinio. Ĉinio ja estas lando de goo. 400 goistoj partoprenas en la ludado, ĉiu el ili tre ĝuas la konkursadon. Mi tre dankas la gastiganton pro ĝia multega laborado por la konkursado."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto