Vizitu Forumon

Inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj emociis mondon

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:36:39

Karaj aŭskultantoj, je la 20-a horo de la 8-a de aŭgusto en Pekino, oficiale malfermiĝis la 29-aj Someraj Olimpikoj, la solena inaŭguro donis grandan ĝuon al monde diverslandaj spektantoj. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Pro tempodiferenco kaj relajsa aranĝo de usona televizio, 12 horojn post la inaŭguro, usonanoj spektis televidan relajson. Sed, la inaŭguro ankoraŭ surprizis kaj emociis spektandojn. En restoracio de ĉinaj manĝaĵoj en la usona ŝtato Marilando, usonano Ercu Gorgul, kiu spektis la inaŭguron, diris, ke la inaŭguro estas tre admirinda.

"Bonege! Ĝi forte impresis min! La sceno estas grandioza, precipe danco-reĝisorado estas distingiĝa. Mi ne povas imagi, kiel oni kunaranĝis tiel multajn homojn montri la perfektan prezentadon. Kaj tiuj dancoj estas facile kompreneblaj, ĉar ili estas figurecaj."

Same, la pompa inaŭguro estas unuanime laŭdita de kenjaj televidaj spektantoj. Mugo Lucy Gathoni diris:

"Mi tre ĝojas, ke ĉinoj montras sian kulturon en la inaŭguro. Mi vidis multajn elementojn de la ĉina kulturo, kiel 'Taijiquan", ĉi tiuj estas heredataj de Ĉinio el la antikveco, mi tre ŝatas ĉi tiajn aferojn."

En la urbo Meksiko, multaj meksikiaj spektantoj estas kortuŝitaj de la profunda ĉina kulturo en la inaŭguro. 50-jaraĝa Jose Garcia estas estro de mezlernejo. Li diris:

"Laŭ mi, la inaŭguro fariĝos la j grava prezentado en la olimpika historio, ĝi montras organizecon, disciplinon, nacian kulturon, nacian spiriton kaj kvar grandajn inventojn de ĉinoj, menciindas, ke la inaŭguro ankaŭ enkorpigis ĉinan Konfuzion, la homaran grandan instruiston. La inaŭguro estas la plej bela inaŭguro en la olimpika historio."

En la germana ĉefurbo Berlino, germanaj diversrondaj delegitoj amasiĝis en ĉina ambasadorejo en Germanio por spekti la inaŭguron. La bela kaj kreoplena inaŭguro profunde impresis germanan ministrinon pri justico Brigitte Zypries. Ŝi diris:

"La solena kaj spektakla inaŭguro refoje montras, ke Ĉinio estas la nacio plena de penso, kreiva kapablo kaj senlima kapableco. Pro la inaŭguro, la mondo posedas pli profundan konon al Ĉinio."

En la ĉina ambasadorejo en brita Londono, oficisto de brita kultura asocio Gorden Slaven diris, ke mirinda prezentado surprizis lin. Li diris:

"Mi sentas, ke la inaŭguro estas bonega kaj ege grandioza. La enhavo, kion Ĉinio devas eksponi, ĝuste estas atendata de mi, eĉ pli bona ol mia atendo. La koloro en la inaŭguro estas brila kaj pimpa, sceno spektakla. Ĝi bone ekspoziciis ĉinajn longan historion kaj brilan kulturon, kaj la ekspona maniero ege interesas spektantojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto