Vizitu Forumon

Personoj el monda sporta rondo admiras Pekinajn Olimpikojn

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:36:39

La Pekinaj Olimpikoj jam finiĝis, tamen multaj belaj rememoroj pri ĝi restas ĉiam freŝaj. Post la korskua konkursado multaj el la sporta rondo admiras la pekinan organizadon.

Akceptante intervjuon de meksikia ĉefflua ĵurnalo Dinamani, Juan Antonio Samaranch, dumviva honora prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estas neordinara kaj la plej bona, kiun li rigardis; Ĉinio faris elstaran organizadon kaj liveris pintklasajn instalaĵojn; la ĉina delegacio atingis rimarkindan rezulton; kaj la ĉina popolo dediĉis grandan fervoron al la olimpikoj per sia partopreno.

Ankaŭ la kanada sporta rondo esprimis sian laŭdon al la olimpikoj. Dick Pound, eksa vicprezidanto de Internacia Olimpika Komitato, kanada eksnaĝisto, diris, ke la Pekinaj Olimpikoj funkciis tre perfekte, kaj ĝi estas enskribota en la analojn kiel grandaj olimpikoj. Alexandra Orlando, kanada sportistino pri ritmgimnastiko, diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estas terure mirinda kaj multe superis ŝian imagon; ŝi neniam forgesos Pekinon kaj tieajn loĝantojn.

Bernard Laporte, franca ŝtata sekretario pri la sano, junularo kaj sporto, ĉeestis al la olimpikoj, akompanante la francan delegacion. Akceptante intervjuon de ĵurnalistoj en la pariza flughaveno Charles De Gaulle, li alte taksis la Pekinajn Olimpikojn. Li diris, ke organizado de la olimpikoj estas vere elstara, kaj Pekino gajnis grandan sukceson. Ankaŭ Henri Serandour, prezidanto de Franca Olimpika Komitato, donis similan taksadon. Li diris, ke li estas kontenta pri rezulto de la franca teamo; ĉio estas perfekta kaj Pekino estas bonega.

Oyunbat, direktoro de la mongola nacia teamo por la olimpikoj, diris, ke prezentado en la inaŭguro kaj fermo de la olimpikoj estas mirinda kaj korskua. Li diris, ke Pekino jam fariĝis internacia metropolo; mongolaj sportistoj bone fartis kaj kutimiĝis al la vetero kaj manĝaĵoj en Pekino. Rita Subowo, prezidanto de Indonezia Olimpika Komitato, tre kontentas pri organizado de la olimpikoj kaj planas skribi tion en sian raporton al Internacia Olimpika Komitato. Ŝi diris, ke indoneziaj sportistoj estas tre kontentaj pri ĉiuj aranĝoj de Pekino, precipe pri manĝado, loĝado kaj konkursejoj.

Panama atleto Irving Saladino, kiu gajnis oran medalon, la unuan por Panamo el olimpikoj, opiniis, ke la nacia stadiono Birdnesto estas grandioza kaj belega, kaj ĉinaj spektantoj profunde impresis lin per sia afableco. Li diris, ke li bone memoras la vesperon, en kiu okazis finalo de la vira longsaltado; ĉinaj spektantoj donis al li tre varman aplaŭdon kaj forte emociis lin; li volas kore danki ilin.

Holthaus, oficisto el la aŭstra olimpika delegacio, diris, ke Pekino tre bone organizis la olimpikojn kaj gajnis laŭdojn el diversaj rondoj, kaj li neniam aŭdis tiel multajn laŭdojn al la gastiganto. Carolina Flatscher, sportistino pri velado, diris, ke ŝi ricevis 5-stelan servon en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto