Vizitu Forumon

Ĉinio forte disvolvas futbalon inter junuloj

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:43:40

Kiel la plej influhava sporto futbalo estas ŝatata de diversaĝaj fanoj en la mondo, kaj praktikado de tiu ĉi sporto inter junuloj estas la demando, delonge esplorata. Post la olimpikoj Ĉinio konsciis la gravecon disvolvi tiun ĉi sporton inter junuloj. Antaŭ nelonge nia raportisto intervjuis sinjoron Zhu Heyuan, direktoro de la departemento pri junuloj sub la Ĉina Futbala Asocio.

Ĉiu sportistoj soifas al venko en matĉoj, tamen organizante matĉojn por junuloj, oni celas ne akiri la rezulton, sed trovi talentulojn. Oktobre en la Azia Futbala Ĉampionado de Malsuper-16-jaraj Junuloj kaj la Sudorient-Azia Junula Ĉampionado du ĉinaj teamoj senescepte ne povis atingi la finalon, tamen la junaj futbalistoj ĝuis plezuron el tiu ĉi sporto. Reveninte ili verkis resumon pri la konkursoj. Zhang Jian, halfo de la ĉina junula teamo, tre aspiras al bela estonteco de la futbalista kariero. Li diris: "Por mi la plej granda rekompenco el la konkurso estas tio, ke mi akumulis spertojn el internacia konkurso. Post la konkurso ni devas fari seriozan resumon pri ludmaniero kaj teknikaj detaloj de la teamo. Matĉante kun samaĝulaj teamoj, ni konsciis niajn malfortaĵojn, precipe la psikajn."

Pri la optimismo de junaj futbalistoj sinjoro Zhu Heyuan opiniis, ke tio montris la progreson de junaj futbalistoj, kvankam ili ne povis gajni la konkursojn, ĉar la konkursoj estas tre valoraj ŝancoj por ilia hardiĝo. Zhu Heyuan diris, ke selektante junajn futbalistojn oni devas konsideri ne nur la fizikajn kondiĉojn, sed ankaŭ la teknikan nivelon. Li diris: "Trejnado de junaj futbalistoj estas diferenca inter diversaĝaj grupoj. Ju pli junaj, des pli kapablaj en la imitado, tamen samtempe des malpli fortaj en la komprenado, tial necesas malsamaj metodoj en la trejnado por ricevi pli bonan rezulton."

Por taksi la futbalan nivelon en iu lando, oni devas ne nur nombri kiom da medaloj gajnis diversaĝulaj teamoj de tiu ĉi lando, sed ankaŭ determini la futbalan popularecon en ĝi. Zhu Heyuan opiniis, ke la lasta faktoro pli gravas, ĉar kiel teama sporto futbalo ne nur fortigas la praktikantojn, sed ankaŭ havas la socian efikon konduki junulojn al la sana vivmaniero.

Antaŭ kelkaj jaroj la Azia Futbala Konsilio lanĉis la kampanjon Azia Estonteco en ĉinaj urboj Qingdao, Wuhan, Nankino kaj Zibo, esperante, ke tiuj ĉi urboj organizu konkursojn inter elementaj kaj mezaj lernejoj por disvastigi futbalon. Tiu ĉi programo siagrade ricevis efikon en la 5 urboj, tamen la Ĉina Futbala Asocio intencas vastigi la kampanjon al pli da urboj. Zhu Heyuan diris, ke la plej efika maniero por atingi tiun ĉi celon estas starigi la kunlaboron inter la asocio kaj edukaj administracioj de diversaj lokoj. Nun la asocio streĉas la forton al starigo de diversnivelaj ligokonkursoj. Li diris: "Por progresigi la junulojn al ni necesas altnivelaj trejnistoj kaj pli da konkursoj, tio koncernas al starigo de la ligokonkursa mekanismo.

Zhu Heyuan opiniis, ke Ĉinio devas ne nur ensorbi spertojn de eŭropaj landoj, potencaj en futbalo, sed ankaŭ akomodiĝi laŭ propraj kondiĉoj. Li diris, ke la Ĉina Futbala Asocio havas firman celon intensigi la trejnadon de junuloj por altigi internacian konkurencivon de la ĉina futbalo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto