Vizitu Forumon

Vilaĝo de Vintra Universiado

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:47:16

Nun en la ĉina nordorienta urbo Harbino okazas la 24-a Vintra Universiado. Ĉirkaŭ 1 600 sportistoj el diversaj landoj kaj regionoj loĝas en vilaĝo de la universiado, troviĝanta en universitato de la provinco Helongjiang.

Akceptante intervjuon, franca sportisto El Farolito diris: "La domoj, en kiuj ni loĝas, estas tre novaj kaj bone ekipitaj, kaj la ĉambroj havas grandan spacon. Manĝaĵoj, precipe rizaĵo kaj bovaĵo, estas bongustaj kaj tre plaĉas al mi. Mi ŝatas ĉinajn manĝaĵojn. La nombro de volontuloj estas sufiĉa. Ili aperas antaŭ mi, kiam mi montras perpleksan mienon. Mi partoprenis tri Vintrajn Universiadojn, tamen tiu ĉi estas la plej bona."

Malsame ol la Torina Vintra Universiado, ĉi-foje oni starigis la vilaĝon en universitato. La vilaĝo kun areo de 200 000 kvadrataj metroj konsistas el 13 domoj kaj 4 ejoj. Du loĝdomoj povas akcepti pli ol 1 500 sportistojn. Bona medio kaj diversaj instalaĵoj kontentigas sportistojn.

La manĝejo liveras diversgustajn manĝaĵojn kaj ĉinajn frandaĵojn. Por kontentigi diverslokajn sportistojn, administrantoj de la manĝaĵejo invitis pli ol 160 kuiristojn el la tuta lando, ĉirkaŭ 80 el ili servis por la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Ili kuiras eŭropajn, islamajn kaj ĉinajn manĝaĵojn. Usona sportisto Peter Majozak diris: "Mi ŝatas la manĝaĵojn. Ili diferencas de tiuj, kiujn mi kutime manĝas, tamen ili estas bongustaj kaj tre plaĉas al mi."

La vilaĝo de la universiado ankaŭ aranĝis programojn de distrado akj amuzado por riĉigi la vivon de sportistoj. En la vilaĝo oni liveras servojn de naĝado, korpkonstruo, bilardo, ŝovludo, kaj ankaŭ aranĝis salonon, ornamitan per ĉinaj bantoj, maskoj de la Pekina Opero kaj ĉinaj argilaĵoj kaj porcelanaĵoj, por lernado de la ĉina lingvo kaj ĉina kulturo. Tie ĉinaj artistoj verkas kaligrafaĵojn, muzikistoj ludas tradiciajn instrumentojn, lingvistoj lekcias pri disvolviĝo de ĉinaj ideogramoj, kaj kungfuistoj instruas al fremdlandaj sportistoj ĉinan luktarton. Kanada sketisto Richard Shoebridge vizitis la salonon dum pli ol unu horo. Li gustumis ĉinan teon kaj lernis skribi sian nomon per la ĉina lingvo. Li diris al la raportisto: "Mi tre ŝatas la ĉinan tradician kulturon. Ĉinaj ideogramoj kaj artoj ravas min. Estas mirinde, ke mi povas sperti la ĉinan kulturon en la vilaĝo de la universiado."

Ĉiuvespere en la vilaĝo okazas junula salono, en kiu oni povas ĝui la Pekinan Operon, akrobataĵon kaj aliajn tradiciajn prezentadojn kaj la vizitantoj povas partopreni en la prezentado per dancado aŭ kantado. Tiu ĉi aranĝo donas al sportistoj la ŝancon koni la ĉinan kulturon kaj interamikiĝi. Usona sportisto Lukas Delorenzo ĉiuvespere vizitas la salonon. Li diris al la raportisto: "En vilaĝo de la Torina Vintra Universiado estis neniu ejo por amuzado, interkonatiĝo aŭ renkontiĝo, sed ĉi tie ni havas la lokon por amikiĝo kaj distrado. Mi kaj miaj kolegoj ne bone konis la ĉinan kulturon, tial la prezentadoj helpas al ni koni la ĉinan kulturon. Ni tre ŝatas tiun ĉi lokon."

Pro klopodo de la organizanto la vilaĝo fariĝis varma kaj komforta hejmo de la sportistoj. Spertado en la universiado restos ĉiam en ilia memoro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto