Vizitu Forumon

Ligokonkurso de Ĉampionoj de Azia Futbala Federacio

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:47:16

Reformite laŭ Ligokonkurso de Ĉampionoj de la Unio de Eŭropaj Futbalaj Asocioj kiel la modelo, Ligokonkurso de Ĉampionoj de Azia Futbala Federacio inaŭguriĝis la 10-an de marto. 32 teamoj matĉos inter si en 6 monatoj por la premio de 20 milionoj da usonaj dolaroj. Por altigi influon de la konkurso Azia Futbala Federacio lanĉis novan politikon, kiu permesas al ĉiu teamo posedi 4 fremdajn ludistojn, 3 el landoj ekster Azio kaj 1 el aziaj landoj.

La pekina teamo Guoan, aliĝinta al la azian ligokonkurson, jam delonge ne ĝuis tiel varman atmosferon. Vespere de la 10-a de marto pli ol 30 000 fanoj iris al la Laborista Stadiono de Pekino por spekti la matĉon inter la teamo Guoan kaj la aŭstralia Newcastle Jets FC. Venko de la pekina teamo je 3 kontraŭ 0 kontentigis la fanojn. Similaj spektakloj aperis samtempe ankaŭ en Osako kaj aliaj azilandaj urboj, en kiuj okazis matĉoj de la konkurso.

Post la reformado la azia ligokonkurso okazas inter 32 teamoj. Japanio, Korea Respubliko, Irano kaj Saudi-Arabio rajtas sendi al la ligokonkurso respektive 4 teamojn. Tio povas tiri al la matĉoj pli da spektantoj.

Pasintajare, ĉiu el la teamoj aliĝintaj al la ligokonkurso rajtis inviti al si 3 fremdlandajn ludistojn, tamen ĉi-jare la Azia Futbala Federacio reviziis la regularon. Sinjoro Mohamed Bin Hamman, prezidanto de la Azia Futbala Federacio, diris: "Ĉiu teamo aliĝinta al la ligokonkurso rajtas inviti al si 4 fremdajn ludistojn el landoj ekster Azio. Samtempe oni permesas al ĉiu teamo varbi 1 fremdan ludiston el aziaj landoj."

Li opiniis, ke la nova regularo, nomata "3+1", utilas al la fluado de aziaj eminentaj ludistoj kadre de Azio kaj tiras al la ligokonkurso pli da eksteraziaj elstaraj ludistoj, tial la ligokonkurso estos pli vizitinda.

En matĉoj okazintaj en la 10-a kaj 11-a de marto fremdaj ludistoj ludis ŝlosilan rolon por propraj teamoj. La futbalistoj Griffith estas fratoj kaj venis el la tre vigla urbo Newcastle sur la orienta marbordo de Aŭstralio. Ĉi-jare la pli aĝa frato Joel Griffith kaj la plej juna Ryan Griffith transiĝis al la pekina teamo Guoan, kiu troviĝas, kaj pli juna frato servas por la aŭstralia teamo Newcastle Jets FC. Estas interese, ke la du teamoj troviĝas en la sama grupo de la ligokonkurso. Vespere de la 10-a de marto la tri fratoj samtempe aperis en la Laborista Stadiono. Tio fariĝis fokuso de raportistoj kaj fanoj.

La plej juna frato Ryan Griffith sukcese golis por sia teamo en la 7-a minuto de la matĉo. Per la golo li atestis, ke li senrezerve batalas por sia nova mastro. Post la matĉo li diris: "Tio estas tre bona komenco. Mi kaj mia plej aĝa frato pasigis tre plezuran vesperon."

La azia futbalado restas en la komenco de la profesiigo kompare kun eŭropaj profesiaj ligokonkursoj. Sinjoro Mohamed Bin Hamman esperas, ke la nova azia ligokonkurso helpos al membroj de la Azia Futbala Federacio starigi la norman sistemon de propraj profesiaj ligokonkursoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto