Vizitu Forumon

Ĉinaj futbalistoj en mondfamaj kluboj

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:18

Laŭ freŝa vico, publikigita de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj, la ĉina teamo okupas nur la 79-an lokon en la mondo. Sed antaŭ nelonge kelkaj ĉinaj ludistoj debutis en konkursoj de eŭropaj futbalaj asocioj, kaj montris altan nivelon.

La 18-an de februaro, 25-jara ĉina futbalisto Sun Xiang surmetis ĉemizon de la numero 8, kaj, premieris en matĉo de la A-grada konkurso de Nederlanda Futbala Asocio, reprezentante la tradician klubon PSV Eindhoven. En tiu ĉi matĉo Sun Xiang ludis dum 72 minutoj. Por li, la plej ekscita momento okazis en la 20-a de februaro. Tiutage kiel gastiganto, la teamo PSV Eindhoven ludis kontraŭ la fama anglolanda teamo Arsenal en la Eŭropa Ĉampioneca Ligokonkurso. Je la 66-a minuto de tiu ĉi matĉo Sun Xiang ricevis la ŝancon, ludi kiel substituito. La novaĵo pri tiu ĉi evento ne nur vekis grandan atenton en Ĉinio, kaj siaflanke la klubo PSV Eindhoven faris raporton pri tiu ĉi novaĵo en sia oficiala retejo.

Ĉinaj amaskomunikiloj opiniis, ke laŭ la prezentado de Sun Xiang en la du matĉoj, la kunago inter li kaj la kolegoj estas nesufiĉe kunakorda, kaj li estis iom nervoza, tamen li ne multe misludis. Li sukcese faris la unuan marŝon en la klubo. Guo Bingyan, oficisto el la Ĉina Futbala Asocio, opiniis, ke Sun Xiang estas move rapida kaj teknike subtila; li havas belan perspektivon en Nederlando.

La 25-an de februaro, alia ĉina futbalisto, 26-jara Shao Jiayi, montris sian valoron en matĉo de la germana A-grada konkurso. La teamo Energie Cottbus, en kiu li servas, perdis la unuan duonon de la matĉo. Komence de la sekva duono li surtereniĝis, kaj portis la taskon por organizi ofensivon. Lia surtereniĝo tuj ŝanĝis la situacion, fine lia teamo per 2 kontraŭ 1 renversis la matĉon. Laŭ juĝo de la germana gazeto Kicker, li ricevis la plej altan poenton en la teamo. Shao Jiayi servis plurajn jarojn en la germana klubo Munkeno 1860.

En la sama monato, ankaŭ la ĉina futbalisto Zheng Zhi aperis en la Anglolanda Supera Konkurso. Li estas kapitano de la ĉina teamo. Pro bona kvalito kaj elstara tekniko, decembre de la lasta jaro li ricevis inviton de la anglolanda klubo Charlton. En la 10-a de januaro li premieris en la matĉo inter la teamo Charlton kaj la Manchester United. La 24-an de februaro en la matĉo kontraŭ la teamo West Ham United, Zheng Zhi montris mirindan ludon. Lia per-kapa ŝoto trafis trabon de la pordo.

Prezentado de ĉinaj futbalistoj en eŭropaj kluboj siagrade atestis, ke la ĉina futbala ludo rapide sin fandas en la mondan futbalan familion. Ilia sperto helpos al Ĉinio rapide altigi la futbalan nivelon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto