Vizitu Forumon

(foto) Influivo de Yao Ming superis sportan sferon en Usono

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:18

Lastatempe iu raportisto el Hongkong vizitis Usonon. Parolo de usona samprofesiulo donis al li profundan impreson: "Ĉino, kiu estas tre pozitiva en la okuloj de usonaj amaskomunikiloj, estas Yao Ming. Li estas vere fama." Krome profunde impresis lin ankaŭ la ĉie videblaj vortoj Fabrikita de Ĉinio kaj ĝenerala atento de usonanoj pri tio. Al usona elementa lernanto, kiu demandis lin rilate al tiu ĉi temo, li klarigis, ke Fabrikita de Ĉinio signifas, ke oni povas aĉeti pli da ludiloj kontraŭ samvaloraj moneroj.

Yao Ming jam komencis la 5-an konkursan sezonon en NBA. Li ne estas plu la novico, sinĝena kaj mokita de Charles Barkley, sed giganto en la usona basketbalista rondo. Post kiam Yao Ming venis al Usono, multaj same kiel mi fariĝis frenezaj fanoj de la teamo Raketo. Ni atentas ĉiun matĉon de la normala sezono. Pro Yao Ming mi scias ankaŭ aliajn ludistojn de la teamo Raketo.

Septembre mi vojaĝis al Usono por intervjuo. Mi vizitis la koncesiitan butikon de NBA, troviĝantan sur la 5-a strato en Nov-Jorko. En la butiko staras statuo de Yao Ming, alta same kiel lia staturo. Teamaj ĉemizoj kun la numero 11, apartena al Yao Ming, kaj varoj koncernaj al li, havas grandan debiton. Kiam mi gastis ĉe Komerca Instituto de la universitato Harvardo, kelkaj profesoroj kun granda intereso babilis kun mi pri Yao Ming. Babilante kun ordinaraj usonanoj ni ĉiam prenas lin kiel la temon. Yao Ming estas ligilo inter la ĉina kaj usona popoloj.

Yao Ming kaj Fabrikita de Ĉinio estas du ĉinaj vizaĝoj en Usono, ili havas malsamajn manierojn, tamen ambaŭ estas sukcesaj. Yao Ming famiĝis pro la supereca reala forto kaj ankaŭ modesteco, diligenteco de la orienta karakterizo, dum la lasta sukcesis pro la supereco el prezo.

Usonanoj estas konkeritaj de Yao Ming pro tio, ke lia reala forto imponas al ili. Sed vizaĝante al la pliiĝanta Fabrikita de Ĉinio usonanoj montris sin senpova. Kun la altiĝo de ĉina produkta kosto kaj la partopreno de aliaj landoj en merkata konkurenco, nun la maniero de Fabrikita de Ĉinio jam ricevis defion. La sukceso de Yao Ming estas individua fenomeno, tamen de tio ni akiris la inspiron, ke konkurenco fine dependas de kapablo, kvalito kaj karakterizo.

Antaŭe Fabrikita de Japanio estis la sinonimo de malbonkvalitaj varoj en Usono. Sed pro senlaca klopodo de japanaj entreprenistoj, japanaj produktaĵoj estas konfirmitaj de la mondo pro la supereca kvalito.

Nuntempe Ĉinio eble alfrontas saman turnopunkton. Yao Ming diris, "Respekto ne estas donita de aliaj, sed gajnita de vi mem." Fabrikita de Ĉinio certe povas realigi tion, kion Fabrikita de Japanio realigis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto