Vizitu Forumon

Ĉeĥa futbala trejnisto en Tianjin (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:11:21

Januare de 2007 en la urbo Tianjin la futbala klubo Taida nomumis ĉeĥon Jozet Jarabinski ĉeftrejnisto. 62-jara li servis kiel ĉeftrejnisto por la famaj teamoj Praga Sparta kaj Praga Slavia, kaj gvidis teamojn en Hispanio, Turkio, Slovakio kaj Grekio. Krome li trejnis faman futbaliston Pavel Nedved kaj ankaŭ stelojn Vladimir Smicer, Jan Koller kaj Milan Baros.

Gvidate de li la teamo Taida okupas la 5-an lokon en la ĉi-jara Supera Ligkonkurso de la Ĉina Futbala Asocio. Ses monatojn post la surposteniĝo li havas pli da konoj pri Ĉinio, ĉina sporto kaj la urbo Tianjin, en kiu okazos futbalaj matĉoj de la Pekinaj Olimpikoj.

Li opinias, ke Tianjin estas malferma urbo kaj Ĉinio estas malferma lando. Li diris, ke Ĉinio estas tre alloga lando, kiu posedas mondklasajn fakulojn pri ekonomiko, natura scienco, sporto kaj aliaj sektoroj, kaj tiras al si eminentulojn el la tuta mondo; kaj li estas tre feliĉa pro sia laboro en Ĉinio. Li opinias, ke kompare kun Ĉeĥio, la urbo Tianjin havas pli bonajn cirkonstancojn por trejnado kaj pli modernan stadionon. Li diris: "En la urbo Tianjin estas unu el la plej bonaj stadionoj de Ĉinio. Ĝi povas kontentigi diversajn modernigajn postulojn. Kaj diversaj kondiĉoj estas kontentigaj por teamanoj kaj trejnistoj." Li opinias, ke la Pekinaj Olimpikoj estos tre sukcesaj.

Gvidate de serba ĉeftrejnisto Ratomir Dujkovic, la ĉina olimpika teamo intense sin preparas por la Pekinaj Olimpikoj. Ĝi celas iri en la duonfinalon de la olimpikoj. Ratomir Dujkovic estas la malnova amiko de Jozet Jarabinski. Li diris, ke Ratomir Dujkovic akceptis tre defiivan kaj malfacile plenumeblan taskon, tamen li esperas, ke gvidate de Ratomir Dujkovic la ĉina olimpika teamo atingos sukceson.

Jozet Jarabinski opinias, ke sportistoj devas ĉiuflanke sin disvolvi; bonaj fizikaj kondiĉoj estas necesaj al futbalistoj, tamen ili ankaŭ devas lerni kiel ludi per cerbo; ĉinaj futbalistoj plejparte havas talenton en futballudo, tamen al ili mankas iuj kondiĉoj, tial laŭ la nuna nivelo la ĉina olimpika teamo tre malfacile kvalifikiĝos al la duonfinalo de la olimpikoj; en Ĉeĥio estas steloj eminentaj same kiel Pavel Nedved, ili ludas kiel animuloj de famaj teamoj en eŭropaj konkursoj; Ĉinio estas la plej granda lando en la mondo laŭ loĝantaro, tamen ĝi estas multe malpli forta ol Ĉeĥio en la futbala ludo. Li diris, ke Ĉinio estas sporta potenco, kaj ĉinaj sportistoj atingis sukceson en multaj sportbranĉoj, tial junuloj plejparte preferas aliajn sportojn. Li opinias, ke plurelektebleco manifestas ampleksan forton de Ĉinio en sporto, kaj estas certe, ke pro granda nombro da loĝantoj en Ĉinio aperos eminentaj futbalistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto