Vizitu Forumon

Ĉina teamo montris bonan staton antaŭ Mondpokalo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:11:21

Septembre de 2007 en Ĉinio okazos la 5-a Mondpokala Virina Futbalkonkurso. Sukceso de la ĉina teamo estas atendata de futbalaj fanoj. Antaŭ nelonge la ĉina teamo gajnis ĉampionecon en la invitkonkurso, nomata Bonŝanca Pekino. La gajno manifestis bonan staton de la ĉina teamo, sin preparanta por la Mondpokalo.

La invitkonkurso okazis en la nordaj urboj Qinhuangdao kaj Shenyang, kaj al ĝi ĉeestis ankaŭ la meksikia, itala kaj tajlanda teamoj. La ĉina teamo montris tre bonan staton. Ĝi per 9 goloj gajnis ĉiun el 4 matĉoj en la konkurso. En la finalo la ĉina teamo venkis la meksikian per la golo de liberkiko en la lasta minuto. Post la finalo Gonzalez Canales, kapitano de la meksikia teamo, faris komenton pri la ĉina teamo. Ŝi diris: "La ĉina teamo famas pro sia tre forta volo. Ĉinaj teamanoj ĉiam koncentras sian atenton sur matĉon. Mi kredas, ke la ĉina teamo ludos pli bone. Ĉinaj teamanoj estas tre lertaj en kapŝoto, kaj ĉiam povas trovi ŝotŝancon. Unuvorte la ĉina teamo estas tre danĝera por aliaj teamoj."

Aprile sveda sinjorino Marika Domanski enoficiĝis kiel ĉeftrejnisto de la ĉina teamo. Ŝia tasko estas gvidi la teamon al bona rezulto en la venonta Mondpokalo. Trejnite de ŝi la ĉina teamo estas disciplina, rapida kaj rigida. Marika Domanski estas tre memfida pri sia taktiko. Ŝi diris: "Estas konate, ke ni preparas nin por la Mondpokalo. Ni jam trovis la manieron fari pli rapidan atakon kaj rezolutan defendon. Mi sentas ĉion tre bona."

Ĉinaj futbalistinoj perceptis ŝanĝiĝon de la teamo. Bi Yan, kerna centrulo de la teamo, apropas la ideon de Marika Domanski. Kiam ĉina golulo konscie lantis en la lasta momento de la finalo kun la meksikia por teni la superecon de unu golo, Marika Domanski tuj gestis al ŝi rapide serviri.

Evidenta ŝanĝiĝo de la ĉina teamo estas tio, ke la teamo havas ĝojan etoson. Marika Domanski iniciatis la ideon ĝoja futballudo. Ŝi instigis teamanojn ne premiĝi de rezulto, sed plene ĝui plezuron el futballudo, en trejnado aŭ matĉo. Inspirite de tiu ĉi ideo ili ludas pli memfide kaj verve, kaj la teamo estas pli solidareca.

En la invitkonkurso la ĉina teamo montris ankaŭ nesufiĉecon ĉefe en fizika forto kaj golkapablo. Marika Domanski esprimis, ke en la venontaj du monatoj ŝi trejnos la teamon ĉefe en tiu ĉi du flankoj. Aŭguste la teamo partoprenos matĉojn por varmigi sin kaj ekzameni rezulton de trejnado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto