Vizitu Forumon

Ĉinaj atletoj montris superecon en Azia Ĉampionado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:11:21

La 29-an de julio en Amano, la ĉefurbo de Jordanio, finiĝis la 17-a Azia Atletika Ĉampionado post la daŭro en 5 tagoj. Ĉirkaŭ 450 sportistoj el 33 landoj kaj regionoj partoprenis la ĉampionadon. La ĉina teamo konsistanta el 26 sportistoj partoprenis konkursojn de 22 sportbranĉoj kaj gajnis 7 orajn, 5 arĝentajn kaj 4 kuprajn medalojn. Per tiu ĉi rezulto la ĉina teamo okupis la 1-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj medaloj.

Laŭ sinjoro Kan Fulin, estro de la ĉina teamo, Ĉinio ne sendis al la Azia Ĉampionado eminentajn sportistojn, ĉar ili sin preparas por la Monda Ĉampionado, okazonta baldaŭ en Japanio. Malgraŭ tio, la ĉina teamo montris grandan superecon en la Azia Ĉampionado, unufalnke ankaŭ Japanio, Irano kaj aliaj landoj potencaj en atletiko ne sendis unuaklasajn sportistojn al la Azia Ĉampionado, kaj aliflanke la ĉina supereco spegulis malfortecon de la azia atletiko.

La ĉina teamo gajnis 7 orajn medalojn en konkursoj de ĵetado, irado kaj kurado. Delonge Ĉinio tenas superecon en ĵetado kaj irado. Ĉinaj sportistoj gajnis orajn medalojn de irado kaj arĝentajn de ĵetado en olimpikoj. Kan Fulin diris, ke pluraj ĉinaj sportistoj pri tiuj ĉi du sportbranĉoj atingis A aŭ B-klasan kategorion de olimpikoj; ĉinaj sportistoj, partoprenintaj la Azian Ĉampionadon, ne povas reprezenti la plej altan nivelon de Ĉinio, tamen ili ankoraŭ montris evidentan superecon en konkursoj. Sed ĉinaj sportistoj ne povis atingi bonan rezulton en konkursoj de aliaj sportbranĉoj, ekzemple en tiuj de sprinto, longsalto kaj altsalto, kaj eĉ tiuj, kiuj kapablas konkuri pri medaloj, ne povis plene elvolvi sian kapablon. Ĉina atleto Li Runrun atingis A-klasan kategorion de olimpikoj, kaj iam transsaltis 8,20 metrojn, tamen ĉi-foje li gajnis nur la kupran medalon per la rezulto de 7,84 metroj en la ĉampionado.

Japanio, alia potenca lando en atletiko, okupis nur la 5-an lokon en la ĉampionado laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj. La kaŭzo kuŝas en tio, ke sportitoj el golfaj kaj sudorientaziaj landoj gajnis multajn ormedalojn el iuj konkursobjektoj, en kiuj japanaj sportistoj tenis grandan superecon. Pro geografia oportuneco arabaj landoj sendis al la ĉampionado elstarajn sportistojn. De la lastaj jaroj golfaj landoj per sia avantaĝo el petrola komerco varbis al si altnivelajn sportistojn pri kurado el afrikaj landoj, kaj rezulto de la ĉampionado atestis efikon de tiu ĉi ago. La saudi-arabia teamo per la gajno de 5 oraj medaloj okupis la 3-an lokon post la ĉina kaj hinda, kaj du ormedaloj estas gajnitaj el 3 000-metra obstaklokurado kaj 800-metra kurado. La katara teamo gajnis 4 orajn, 7 arĝentajn kaj 5 kuprajn medalojn. Katara niĝeridevena sportisto per la rezulto de 9,99 sekundoj rompis rekordon de la vira 100-metra kurado, kreitan de japana sportisto antaŭ 8 jaroj. Sportistoj el golfaj landoj gajnis entute 12 orajn, 9 arĝentajn kaj 7 kuprajn medalojn en la ĉampionado, kaj ili jam fariĝis la neignorebla forto en la azia atletiko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto