Vizitu Forumon

Ĉinaj basbalistoj aliĝos al usonaj teamoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:11:21

Basbalo estas tre alloga kaj populara sporto en Usono, Japanio, Korea Respubliko kaj latinamerikaj landoj. Basbalistoj Babe Ruth kaj Reggie Jackson estas bone konataj en tiuj ĉi landoj. En Ĉinio tiu ĉi sporto ne estas tiel populara, tamen oni vidis bonan perspektivon. Junie 4 ĉinaj basbalistoj Liu Kai, Zhang Zhenwang kaj Wang Wei, Jia Yubing subskribis dungokontrakton respektive kun la usonaj teamoj Seatle Mariner kaj New York Yankee. Ili partoprenos konkurson de la Maĵora Basbala Ligo. Antaŭ nelonge nia raportisto intervjuis Wang Wei kaj Jia Yubing.

Wang Wei, 29-jara, estas ĉefa kaptanto de la pekina teamo Tigro kaj la ĉina nacia teamo. Li du-foje helpis al la teamo Tigro ĉampioniĝi en la ĉina ligokonkurso, tamen li vere famiĝis pro la mirinda hejmenkuro en la Monda Klasika Konkuro, 2006, kaj ĝuste pro tio li ricevis inviton de la usona teamo Seatle Mariner. Akceptante intervjuon, li diris: "Aliĝo al profesiaj teamoj de la usona Maĵora Basbala Ligo estas revo por ĉiuj basbalistoj. Por mi tio estas tre bona ŝanco, kaj mi firme kaptos tiun ĉi ŝancon."

Jia Yubing estas 24-jara, tamen li praktikas basbalon de 15 jaroj. Li estas ĉiuflanke kompetenta ludisto. Ĉi-jare la pekina teamo Tigro, al kiu li servis, malsukcesis en la duonfinalo de la ĉina ligokonkurso, tamen li atingis brilan sukceson en sia profesia vivo, li estis sinsekve trifoje honorita kiel la Semajna Ludisto en la ĉina ligokonkurso, kaj gajnis premion por la Ludisto de Hejmenkuro.

Informiĝinte pri la aliĝo al la usona teamo, li montris sin trankvila, ĉar li scias, ke la vojo al la usona Maĵora Basbala Ligo ne estas ebena. Aliĝinte al profesia klubo multaj devas unue partopreni konkurson inter sekundaraj teamoj por atesti sian kapablon, por poste partopreni ligokonkurson. Jia Yubing diris: "Mi scias, ke ekzistas granda distanco inter mi kaj usonaj steloj teknike aŭ fizikforte, tamen aliĝo al la usona teamo estas tre bona ŝanco por hardado, kaj mi certe klopodos plifrue aliĝi al la ligokonkurso.

En 2005 la Internacia Olimpika Komitato adoptis la rezolucion nuligi basbalan konkurson de la olimpikoj de 2012. Junie de la kuranta jaro en Gvatemalo la 119-a sesio de la Internacia Olimpika Komitato pasigis planon pri reformado: en la olimpikoj de 2020 oni starigos 25 fiksitajn konkursojn, kaj oni povos aldoni maksimume 3 portempajn konkursojn en la venontaj ĉiuj olimpikoj. Ekzistas defio kaj ŝanco por la denova eniro de basbalo, tial Wang Wei kaj Jia Yubing diris, ke ili deziras helpi al la ĉina teamo krei historion en la Pekinaj Olimpiko

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto