Vizitu Forumon

Ĉinio klopodos okupi gvidlokon de dua bloko en Pekinaj Olimpikoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:11:21

Kutime la atingo de gastiganto en olimpikoj estas la plej atentata. Pro la sukceso de ĉinaj sportistoj en la Atenaj Olimpikoj, iuj opinias, ke Ĉinio atingos pli bonan rezulton en la Pekinaj Olimpikoj kaj eĉ probable okupos la unuan lokon laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj. Sed ĉinaj sportaj oficistoj ne estas tiel optimismaj pri la perspektivo. Antaŭ nelonge, sinjoro Cui Dalin, vicestro de la ĉina Ŝtata Sporta Administracio, diris, ke la ĉina delegacio klopodos okupi la gvidlokon de la dua bloko en la Pekinaj Olimpikoj.

De la jaro 1984 post kiam Ĉinio revenis al la olimpika familio, ĉinaj sportistoj kreis rimarkindan atingon, precipe post la Barcelonaj Olimpikoj ĉinaj sportistoj pli multe progresis. En la Atenaj Olimpikoj de 2004 la ĉina delegacio gajnis 32 orajn medalojn kaj okupis la duan lokon post la usona laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj superinte la potencan Rusion. Tiam multaj opiniis, ke avantaĝo de la olimpika gastiganto certe helpos al Ĉinio atingi pli bonan rezulton en la Pekinaj Olimpikoj, kaj iuj rimarkigis, ke Ĉinio probable superos Usonon. Sed ĉinaj sportaj profesiuloj ne konsentis pri tiu ĉi vidpunkto. Sinjoro Cui Dalin diris: "Ĉinio restas malforta kompare kun Usono kaj Rusio, kaj ankaŭ aliaj landoj, ekzemple Germanio, Aŭstralio, Francio kaj ĉinaj najbaroj Japanio kaj Korea Respubliko kapablas rivali kun Ĉinio. En la Atenaj Olimpikoj Japanio per la gajno de 16 oraj medaloj atingis la plej bonan rezulton en sia historio. Ankaŭ Germanio estas potenca en sporto, kaj ties sportistoj kapablas gajni orajn medalojn el multaj sportbranĉoj. Ni opinias, ke Ĉinio ankoraŭ troviĝas en la dua bloko, se ni rigardas Usonon kaj Rusion kiel la unuan blokon, do ni celas la gvidlokon de la dua bloko."

Fakte en olimpikoj la tuteca forto de iu ajn lando dependas ne de la nombro de gajnitaj ormedaloj, sed tiu de gajnitaj medaloj. En la Atenaj Olimpikoj la ĉina delegacio gajnis medalojn je 40 malpli multe ol la usona kaj je 29 malpli ol la rusa. Pasintajare en mondaj gravaj konkursoj, ĉinaj sportistoj gajnis 79 medalojn el olimpikaj konkursobjektoj, dum usonaj sportistoj gajnis 106 medalojn, kaj rusaj sportistoj 83 medalojn. El tio oni facile povas trovi la diferencon. Rilate al grava situacio, al kiu frontas la ĉina delegacio, Cui Dalin rimarkigis: "Ni alfrontas defiojn en iuj sportoj, en kiuj ni tenas superecon; ĉinaj sportistoj restas tre malfortaj en bazaj sportoj, ekzemple atletiko, naĝo kaj aliaj akvaj sportoj, kaj tute ne kapablas rivali kun potencaj teamoj en pilkaj sportoj."

Krome redukto de la nombro de malgrandaj konkursobjektoj de la Pekinaj Olimpikoj probable influos atingon de la ĉina delegacio. En la 5 objektoj de pafado kaj skermado, nuligitaj por la Pekinaj Olimpikoj, ĉinaj sportistoj akiris bonan rezulton, dum la 10-kilometra publik-akva naĝado, akrobata biciklado kaj virina 3000-metra transobstakla kurado, nove aldonitaj por la olimpikoj, tute ne estas praktikataj en Ĉinio. Cui Dalin diris, ke la ĉina delegacio klopodos atingi bonan rezulton kaj montri spiritan fizionomion de ĉinaj sportistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto