Vizitu Forumon

Ĉina kanuista teamo akumulas spertojn (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:11:21

De la 16-a de aŭgusto ĝis la 19-a en la Olimpika Remada Parko de Pekino okazis la kanuo-slalomo Bonŝanca Pekino. La ĉina teamo partoprenis tiun ĉi konkurson kaj akumulis spertojn.

Post la daŭro en 4 tagoj la konkurso finiĝis la 19-an de aŭgusto. Eŭropaj kanuistoj montris grandan superecon en la konkurso. Franca kaj slovaka teamoj gajnis ĉampionecojn el 4 konkursobjektoj. En la konkurso kolektiĝis eminentaj kanuistoj. Ili partoprenis la konkurson por sin adapti al cirkonstanco de la Olimpika Remada Parko, ĉar tie okazos slalomo de la Pekinaj Olimpikoj. Multaj sportistoj kaj trejnistoj opiniis, ke dromo de tiu ĉi konkursejo estas tre torenta kun alta ondo, kaj kompare kun tiuj de aliaj internaciaj konkursoj ĝi estas relative malfacila. Urich Feldhoff, prezidanto de la Internacia Kanuista Federacio, komentis: "Tiu ĉi dromo estas tre malfacila pro alta akvofalo, tial al kanuistoj necesas alta lerteco, kaj ni povos trovi la plej eminentajn kanuistojn en la olimpika slalomo sur tiu ĉi dromo.

Pro la alta malfacileco de tiu ĉi dromo multaj altnivelaj sportistoj renkontis sian Vaterlon. Franca sportisto Tony Estanguet, ĉampiono de la Atenaj Olimpikoj, rompis la remilon, kiam li provis novan vetur-linion en la duonfinalo de la vira solkanuado. Andre Ehrenberg, germana trejnisto de la ĉina teamo, diris: "Tiu ĉi dromo estas tre malfacila, kaj ankaŭ ni ne povas bone regi la torentan fluon, ĉar ni ekzercis nin nur en kelkaj tagoj."

Ankaŭ ĉinaj sportistoj unuafoje kanuis en tiu ĉi konkursejo. Junaj teamanoj montris teknikan nesufiĉecon. Sed estas menciinde, ke ĉiu el tri ĉinaj kanuistinoj atingis la duonfinalon. Li Jingjing gajnis la kupran medalon, tio estas la plej bona atingo de ĉinaj kanuistoj en internacia konkurso. Du ĉinaj konsistoj de la vira duopa kanuado atingis la duonfinalon. Teng Zhiqiang, 16-jara, per la 6-a loko en la antaŭfinala konkurso kvalifikiĝis al la finalo, tamen pro manko de spertoj li ne povis atingi la finalon. Li Xin, estro de la ĉina teamo, faris resumon pri la ĉina teamo. Li diris: "Ĝenerale la ĉina teamo estas sukcesa en la konkurso malgraŭ iuj bedaŭroj. Ni direktis la atenton al du konkursobjektoj, la vira duopa kanuado kaj la virina solkanuado. Nia unua duo havas la kapablon akiri medalon en la vira duopa kanuado, tamen pro manko de spertoj kaj troa streĉeco la du junaj sportistoj faris gravan mison kaj ne povis atingi la finalon, dum kanuistino Li Jingjing montris sian kapablon malgraŭ iuj problemoj. Li Xin diris: "Ni trovis nian nesufiĉecon en la konkurso, tio metis bonan bazon por la pluapaŝa trejnado, kaj ni klopodos akiri bonan rezulton en la Pekinaj Olimpikoj."

La ĉina teamo havas eminentajn trejnistojn, du el ili venis el la kanuada giganto Germanio, kaj krome al ĝi servas sciencaj esploristoj. Nun la teamo sin preparas por la Monda Ĉampionado en Brazilo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto