Vizitu Forumon

Ĉu ĉinoj permesas al Liu Xiang malsukcesi en Pekinaj Olimpikoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:53

Multaj ĉinoj konvinkiĝis, ke Liu Xiang certe ĉampioniĝos en la Pekinaj Olimpikoj. Ĉu oni iam pensis, ke Liu Xiang preskaŭ perdus la rajton "malsukcesi", se li nepre akiru la olimpikan ĉampionecon. Antaŭ nelonge la usona ĵurnalo Washington Post aperigis la artikolon Liu Xiang Eltenos pli da Premo Transsaltante Ĉiun Hurdon. La artikolo diras, ke perspektive al la Pekinaj Olimpikoj neniu monda ĉampiono estas tiel propagandata kaj eltenas tiel grandan priatendon same kiel Liu Xiang.

Kiel ni traktos la rezulton de Liu Xiang kaj aliaj priatendataj eminentaj sportistoj en la olimpiko? Kiel oni rilatigos sporton al la nacia prestiĝo? Antaŭ nelonge la ĉina ĵurnalo Internacia Heroldo kune kun la retejo Sina faris retan enketon Ĉu Vi Povus Akcepti Malsukceson de Liu Xiang en la Pekinaj Olimpikoj. Ĝis la nul-horo de la 19-a de septembro ĉirkaŭ 7 000 homoj akceptis la enketon. Respondoj al la demando "En kiuj olimpikaj sportoj vi ne povas akcepti la malgajnon de ĉinaj sportistoj", laŭvice estas: la vira solludo de tabloteniso (55,73%), la virina 3-metra plonĝtabulo (42,01%), la virina solludo de volano (30,45%) kaj la 110-metra hurdokurado (19,57%).

Respondante la demandon "Kian animstaton vi havos, se Liu Xiang ne povus gajni la oran medalon en la olimpikoj", 74,98% de la enketitoj elektis la respondon "mi iom bedaŭras, tamen mi trankvile akceptas la rezulton", kaj 19,66 de la enketitoj elektis la respondon "Gravas ne la rezulto, sed la partopreno". Sinjorino Fan el la provinco Zhejiang diris al la ĵurnalo Internacia Heroldo: "Kompreneble mi esperas ĉampioniĝon de Liu Xiang. Sed ĉiuj sportistoj estas ordinaraj vivuloj kaj havas siajn proprajn limojn kaj ekscitiĝajn fazojn. Ignori tiujn ĉi leĝojn kaj postulas ĉiaman venkon estas nerespondeca konduto." 5,36% de la enketitoj elektis la respondon "Mi estas ĉagreniĝa kaj ne povas akcepti la rezulton". Sinjoro Fang el la urbo Chengdu diris: "Estus akcepteble, se Liu Xiang perdus la ormedalon pro la malsupereco de la reala forto, tamen mi estas konvinkita, ke Liu Xiang havas la absolutan superecon gajni la olimpikan ormedalon, tial mi ne povas akcepti la eksterordinaran rezulton."

Rilate al la demando "Kiel vi traktos la rezulton de ĉinaj sportistoj en la Pekinaj Olimpikoj", 77,69% de la enketitoj elektis la respondon "La olimpika spirito ne temas pri la strebado al oraj medaloj, sed estas grave, ke sportistoj plaŭeble monstru sian kapablon", dum 16,99 de la enketitoj opinias, "Sportistoj nepre akiru bonan rezulton, ĉar tio rilatas al la nacia gloro."

Sinjoro Liu el Pekino diris, ke la olimpika spirito "pli alte, pli rapide kaj pli forte" ĉiam estas la plej grava kaj neniam havas la enhavon pri strebado al ora medalo. Iu retumanto diris: "La Pekinaj Olimpikoj estos la grava okazo provi nin, ĉu ni meritos esti civitanoj de granda lando. Ni soifas venkon, tamen ni devas trankvile akcepti ian ajn rezulton, tio estas la sinteno, kiun nepre havas civitanoj de granda lando."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto