Vizitu Forumon

IAAF: Liu Xiang alfrontos diablan ĵaŭdon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:42

Por la ĉina atletika rondo la plej atentota sportisto en la venontaj olimpikoj sendube estas Liu Xiang, sur kiun ĉinoj metis grandan esperon por la gajno de la 110-metra hurdokurado. Por ĉinaj sportaj fanoj la plej netolerebla estas la malsukceso de Liu Xiang en la olimpikoj. Antaŭ nelonge Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj aperigis en sia retejo la artikolon, ke en la venontaj olimpikoj Liu Xiang alfrontos diablan ĵaŭdon (finalo de la 110-metra hurdokurado okazos la 21-an (ĵaŭde) de aŭgusto, 2008).

Multaj sportistoj alfrontis grandan premon en la olimpikoj, ekzemple, Kathy Freeman, aŭstralia indiĝena sportistino de la 400-metra kurado. En la inaŭguro de la Sidnejaj Olimpikoj, 2000, ŝi ekbruligis la olimpikan fajron. 10 tagojn poste, kiam ŝi refoje aperis en la olimpika stadiono por la finalo de la 400-metra kurado, 11 000 spektantoj, milionoj da televidantoj kaj eĉ ĉiu aŭstraliano opiniis, ke ŝi nepre devas gajni tiun ĉi ormedalon. Tial mediatoj diris, ke ŝi trafas diablan lundon.

Ni ankoraŭ ne scias kiu prenos sur sin la mision ekbruligi la sanktan fajron de la Pekinaj Olimpikoj, tamen estas evidente, ke en la 8-a de aŭgusto, 2008, por la plenumanto de tiu ĉi misio, la Nacia Stadiono, nomata Birdnesto, estos kvazaŭ premmarmito. Liu Xiang plej probable plenumos la mision. La 8-an de aŭgusto, 2008, li alfrontos grandan premon same kiel Kathy Freeman en la jaro 2000. Li nepre devos gajni la oran medalon de la 110-metra hurdokurado. En la jaro 2004 Liu Xiang gajnis por Ĉinio la unuan ormedalon el la olimpika atletika konkurso. Poste li kreis mondan rekordon kaj kroniĝis en monda atletika ĉampionado. Ĉi-jare en la Osaka Monda Ĉampionado tri ĉinaj atletoj gajnis ĉampionecon, tamen Liu Xiang estis vera internacia stelo la sola el Ĉinio.

La ĉina sportista rondo klopodas liberigi Liu Xiang el la premo. En raporto de la Ĉina Atletika Asocio, Luo Chaoyi, direktoro de la Ĉina Atletika Administra Centro, emfazis, ke ili klopodos gajni oran medalon ankaŭ el la virina maratono kaj virina piedirado, tio signifas, ke oni ne direktu ĉiun atendon al Liu Xiang. Luo Chaoyi diris, ke eĉ tre malgranda miso povas kaŭzi la malsukceson en la 110-metra hurdokurado, tial la atletika centro helpas al Liu Xiang sin liberigi el la premo.

Fakte ne nur Liu Xiang, sed ankaŭ la tuta ĉina sportista rondo alfrontas premon. En la jaro 1984 ĉina sportisto gajnis por Ĉinio la 1-an olimpikan ormedalon. En la Atenaj Olimpikoj, 2004, Ĉinio okupis la 2-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj superinte ĉiujn aliajn landojn krom Usono. Nun cirkulas la diro, ke Ĉinio garantios la 1-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj en la Pekinaj Olimpikoj.

Cui Dalin, vicdirektoro de la Ŝtata Sporta Administracio, diris: "Ni neniam diris, ke ni klopodos okupi la 1-an lokon, ĉar tiu ĉi celo estas nerealigebla. En la lastaj 3 jaroj usonaj sportistoj gajnis pli da oraj medaloj el mondaj konkursoj, kaj ĉi-jare ili gajnis 31 orajn medalojn el atletikaj kaj naĝadaj konkursoj, multe pli ol ĉinaj sportistoj, tial la 1-a loko de Usono estas tre malfacile ŝancelebla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto