Vizitu Forumon

Progresis ĉina teamo de ritma gimnastiko (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:42

Vespere de la 7-a de decembro en Sporthalo de Pekina Politekniko finiĝis internacia invitkonkurso de ritma gimnastiko Bonŝanca Pekino. La potenca rusa teamo gajnis orajn medalojn de la individua kaj kolektiva kompletludoj. Estas ĝojinde, ke la ĉina teamo akiris la kupran medalon per la prezentado en nacia stilo kun aparta karakterizo. Tio estas rekorda atingo en historio de la ĉina teamo.

Septembre la ĉina teamo okupis la 9-an lokon de la kolektiva kompletludo en la Monda Ĉampionado, 2007. Tri monatojn poste la ĉina teamo gajnis la kupran medalon per la sama koregrafio konkurinte kun la teamoj, kiuj okupis la antaŭajn 10 lokojn en la Monda Ĉampionado. Pri tiu ĉi impeto, Zhang Shuo, kapitano de la ĉina teamo, klarigis: "Post la Monda Ĉampionado ni perfektigis koregrafion kaj forigis niajn mankojn por reliefigi nian avantaĝon. Nu, ni progresis en ĉi-foja konkurso."

La konkurso estis rigardata kiel provo antaŭ la Pekinaj Olimpikoj kaj tiris al si ĉiujn eminentajn teamojn, inter kiuj estis la rusa, kiu kroniĝis ĉi-jare en Monda Ĉampionado kaj gajnis ĉampionecon en la Atenaj Olimpikoj, kaj ankaŭ la itala, kiu gajnis la Mondpokalon, 2007, tial ĝi prezentis la plej freŝan nivelon de ritma gimnastiko en la mondo.

La rivalado inter diverslandaj sportistinoj iris tre intense. Ĉinaj knabinoj vekis grandan atenton de amaskomunikiloj kaj spektantoj. En la finalo la ĉina teamo faris prezentadon kun aparta karakterizo el evidentaj naciaj elementoj montrataj per kostumo, muziko kaj koregrafio. En la kvinopa ludo la ĉina teamo prezentis koregrafion en la figuroj de pavoj, verkitan en evidenta nacia stilo. En la kolektiva kompletludo la teamo plenumis 2 koregrafiojn akompanate de la muzikaĵo Galopantaj Ĉevaloj kun la melodio ludata per mongolaj instrumentoj kaj de tiu kun ritmo de la pekina opero. Ĝuste naciaj elementoj karakterizis la ĉinan teamon en la konkurso. Zhang Shuo diris: "Pro la Pekinaj Olimpikoj, 2008, ni decidis elekti plu ĉinan klasikan muzikaĵon por krei etoson kaj veki pasion de spektantoj, ĉar ĉinoj bone konas propran muzikon."

En la finalo prezentado de la ĉina teamo kun nacia karakterizo gajnis bonan takson de arbitraciistoj, konkeris spektantojn kaj ankaŭ ricevis laŭdon el la rusa kaj itala teamoj, kiuj gajnis respektive la oran kaj arĝentan medalojn. Blanchi Elisa, kapitano de la itala teamo, diris: "La ĉina teamo ludis tre bone. Laŭ mi, tio estas tre ĝojiga afero por ĉinaj knabinoj, ĉar ili ricevis tiun ĉi honoron en la hejmloko."

Sed kompare kun la rusa kaj itala teamoj, la ĉina teamo havas evidentan malsuperaĵon. Ĉinaj teamanoj klare konsciis tion. Sui Jianqshuang, membro de la ĉina teamo, diris: "Ni montris normalan nivelon, tamen ni restas mankaj en iuj kampoj, tial ni klopodos mallongigi la distancon al potencaj teamoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto