Vizitu Forumon

Ĉina gimnastika stelulino Cheng Fei  (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:42

Decembre de 2007 en Ŝtata Stadiono okazis la internacia gimanstika konkurso Bonŝanca Pekino, en kiu 19-jara ĉina sportistino Cheng Fei gajnis 3 orajn medalojn de la transĉevala salto, libera gimnastiko kaj ekvilibra trabo. Kiel kondukanto de la ĉina virina gimnastika teamo ŝi prenas sur si tre pezan taskon por la Pekinaj Olimpikoj.

Cheng Fei venis el la urbo Huangshi de la ĉina meza provinco Hubei. Ŝi estas tre kvieta kaj ridema knabino, tamen ŝia atingo imponas al multaj sportaj fanoj. En la aĝo de 15 jaroj ŝi gajnis orajn medalojn de la transĉevala salto kaj libera gimnastiko en Azia Ĉampionado, kaj du jarojn poste ŝi gajnis oran medalon de la transsalto en Monda Ĉampionado, la unuan por ĉina sportistino el tiu ĉi konkursobjekto. Ŝi helpis al la ĉina virina teamo akiri teaman ĉampionecon kaj gajnis 2 individuajn ormedalojn en la Monda Ĉampionado, 2006. Pasintajare en la Monda Ĉampionado ŝi refoje gajnis oran medalon de la transĉevala salto.

En Ĉinio ŝia fameco devenis ankaŭ de la transsalto Cheng Fei, nomata per ŝia nomo. Al tiu ĉi transsalto necesas tre alta lerteco. Cheng Fei unuafoje plenumis tiun ĉi transsalton en la Monda Ĉampionado, 2005, kaj poste Internacia Gimnastika Federacio nomumis ĝin la transsalto Cheng Fei. Tio estas honoro unuafoja por ĉina gimnastika sportistino.

Teknike la transsalto Cheng Fei, postulanta tre altan lertecon, inspiriĝis de viraj gimnastikistoj, kaj pro tio ŝi imponas al multaj sportistoj. Same kiel aliaj knabinoj ankaŭ ŝi havas multajn hobiojn en libera tempo. Ŝi diris: "Mi multe amas futbalon kaj tre ŝatas la anglan teamon Arsenal precipe pro ĝia bela ofensivo."

Sed malsame ol aliaj viglemaj sportistoj Cheng Fei estas kvietema kaj ŝatas ankaŭ legadon. Ŝia trejnisto Liu Qunlin diris, ke ŝi preferas klasikajn kaj historiajn librojn. Ŝi estas pensema. Historiaj verkoj influis ŝin kaj faris ŝin pli aplomba. La trejnisto opinias, ke legado helpas al ŝi fari zorgan konsideron en matĉoj. Li diris, ke en matĉoj Cheng Fei ĉiam zorge konsideras ĉion. Ŝi estas tre juna, tamen ŝi estas matura en konsidero pri diversaj preparoj por matĉoj.

Novembre de 2007 komenciĝis vintra trejnado. Cheng Fei estis nomumita kiel kapitano de la ĉina virina gimnastika teamo. Akceptinte tiun ĉi taskon, ŝi montras neniun fierecon, tamen ŝi estas pli modesta. Ĉi-jare ŝi kaj kolegoj penos por gajni orajn medalojn en la Pekinaj Olimpikoj. Ŝi diris, ke gajni olimpikan ormedalon en hejmloko estas ŝia revo, kaj ŝi certe klopodos. Por tio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto