Vizitu Forumon

Vjetnamino ŝatas ĉinan ŝakludon

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:42

Antaŭ nelonge en Pekiano okazis la 1-a Monda Sportkunveno de Mensaj Ludoj. En la konkursejo de ĉina ŝako oni ofte povis vidi sportistinon kun grandaj okuloj kaj mallonga hararo. Ŝi estas Ngo Lan Huong, pinta ludistino de la ĉina ŝako en Vjetnamio. Ŝi gajnis grandan famon kaj faris kontribuon por disvastigo kaj popularigo de la ĉina ŝako.

Ŝi estas 29-jara kaj havas kvaronon de la ĉina sango. Same kiel ordinaraj vjetnamaj knabinoj ŝi estas tre modesta kaj afabla. En la aĝo de 15 jaroj ŝi komencis lerni la ĉinan ŝakludon, kaj en la komenco ŝi montris la talenton en tiu ĉi ludo. Ŝi diris: "Mi komencis lerni la ŝakludon, kiam mi estis 15-jara, simple por amuzo. Foje en nia lernejo okazis konkurso de la ĉina ŝako, tamen al ĝi anoncis aliĝi nur mi, la sola knabino, tial mi matĉis rekte kun knaboj kaj gajnis la konkurson. Post la trejniĝo en kelkaj monatoj en la lernejo mi partoprenis la tutlandan konkurson kaj gajnis la ĉampionecon, tial mi estis akceptata de la nacia teamo."

En la nacia teamo ŝi rapide progresis. Por ŝi la jaro 2007 estis riĉrikolta. Ŝi gajnis subĉampionecon de la virina grupo el la 10-a monda ĉampionado. Poste ŝi ĉampioniĝis en la ĉinŝakkonkurso de la 2-a azia endoma sportkunveno, kaj reveninte al la patrolando ŝi ricevis ovacion.

Por la sukceso ŝi faris grandan penon. Ŝia diligenta lernado faris por ŝi firman bazon. Ŝia ludo donis al spektantoj profundan impreson. En la konkursejo oni ofte vidis, ke ŝi ĉiam meditas en la ŝakludo, kun radiaj okuloj en kiuj brilas la saĝeco. Ŝi diris: "Kiam mi estis tre juna, mi neniam pensis, ke mi prenos ŝakludon kiel la karieron. Komence mi ne tre ŝatis la ŝakludon, sed mi lernis ĝin nur pro scivolo. Mia instruisto tre bone zorgis pri mi. Kiam mi ne ĉeestis al la trejniĝo, li biciklis al mia hejmo kaj instruis min malgraŭ la longa distanco inter mia hejmo kaj la lia, kaj inspirite de li mi decidis konscience lerni la ŝakludon."

La ĉina ŝakludo havas tre longan historion kaj estas tre interesa. Figuroj de la ĉina ŝako estas distingitaj per ĉinaj ideogramoj, tial tiu ĉi ludo ne estas tre populara en la mondo.

Ngo Lan Huong konigis, ke en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, plejparto de butikoj vendas la ĉinan ŝakon, kaj oni ofte povas vidi ĉe stratoj aŭ en parkoj la ŝakludon kun multaj spektantoj. En vjetnamaj elementaj kaj mezaj lernejoj estas kursoj pri la ŝakludo, kaj pro tio la ŝakludo bone disvolviĝas kaj la ludistoj rapide progresas en tiu ĉi lando.

Ngo Lan Huong jam fariĝis la plej eminenta ĉinŝakludistino ekster Ĉinio, tamen ŝi ne estas kontenta pri sia atingo. Ŝi konfesis, ke restas distanco inter ŝi kaj ĉinaj ludistoj, kvankam ŝi venkis ilin, tial ŝi devas plu peni por altigi la kapablon. Kiel pinta ludisto en Vjetnamio ŝi havas multajn ŝancojn partopreni internaciajn konkursojn, tamen ŝi restas tre modesta. Ŝi diris, ke ĉinoj estas tre elstaraj en diversaj ŝakludoj, dum vjetnamoj estas multe malpli fortaj ol ili.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto