Vizitu Forumon

Koncerto de premiitaj studentoj de profesoro Lin Yaoji

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:51

Karaj amikoj, kadre de la Pekinaj Olimpikoj, okazis "Ĉina Internacia Junulara Arta Semajno", unu el la gravaj kulturaj aktivadoj de la Olimpikoj kaj "Renkontiĝo en Pekino en 2008". En la semajno oni aranĝis "Koncerto de premiitaj studentoj de profesoro Lin Yaoji", por prezenti artajn sukcesojn de profesoro de la Centra Muzika Konservatorio kaj fama arta edukisto Lin Yaoji. Hodiaŭ ni aprecu programerojn el la koncerto.


Long Xi

Juna violonisto Long Xi prezentis la unua. Li ludis "Fantazion de Carmen", adaptitan de germana komponisto Franz Waxman laŭ la muziko de la opero "Carmen". La komponaĵo disvolvas pompajn ludartojn de violono kaj estas plena de cigana stilo kaj bunta nuanco. Long Xi ludas lerte kaj glate kaj pro tio oni perceptas la entuziasman kaj patosan muzikan stilon de ciganoj.

Long Xi, 24-jara, eklernis violon-ludon je sia kvara kaj duona jaraĝo; 12-jara, li ekzamenite sukcesis viziti la dependan elementan lernejon de la Centra Muzika Konservatorio kaj fariĝis disĉiplo de fama violona edukisto profesoro Lin Yaoji. En la jaro 2001 li gajnis unuan lokon en la internacia knaba violona konkurso de Romo kaj pasintjare gajnis arĝentan premion en la Ĉina 6-a Sonorila Violona Konkurso. Pri tiuj atingoj li diris, ke ĉio ĉi dependas de gvidado kaj helpado de la instruisto dum multaj jaroj. Li diris:

"Instruisto Lin donas al lernantoj lecionojn laŭ malsamaj metodoj. Li ja estas aparte granda pro tio. Ĉar la lernantoj estas malsamaj, li do trovas la plej taŭgan metodon por ĉiu lernanto."


Lin Yaoji

Lin Yaoji estas ĉina fama violonisto kaj muzika edukisto. Dum sia instruado en pli ol 40 jaroj li ĉerpis alies avantaĝojn, kaj iom post iom resumis sciencan metodon kaj elkulturis grupon post grupo da elstaraj muzikaj talentuloj, kaj tiel li estas alte taksata en- kaj ekster-lande kaj honorita de okcidentaj muzikistoj kiel "granda violona edukisto". Liaj lernantoj partoprenis en multaj internaciaj violonaj konkursoj kaj gajnis pli ol 40 premiojn, inkluzive de 13 oraj.

Jen lia alia lernanto Zhang Jingye ludas la komponaĵon "Sonorilo" de itala komponisto Nicolo Paganini. La komponaĵo estas la tria movimento de la "Dua violona konĉerto" komponita de Nicolo Paganini en 1826. Por ludado necesas pluraj malfacilaj ludartoj de violono.


Zhang Jingye

27-jara Zhang Jingye rapide progresas en lernado de Lin Yaoji. Li sinsekve gajnis kupran premion en la ĉina sesa orsonorila muzika konkurso de violono en 2007 kaj apartan prezentan premion de Baĉo en la itala internacia violona konkurso en 2008. Parolante pri la instruado fare de la instruisto, li diris sentoplene:

"Mi lernas de instruisto Lin nur de mia 23-a jaraĝo. Estis por mi multe da demandoj pri violona ludado. Post eklerno de instruisto Lin, ĉio estas solvita."

Krom instruado, profesoro Lin ankaŭ ofte invitite servas kiel ĵuriano en internacia violona konkurso kaj regule aranĝas kurson en ĉina Hongkong, Korea Respubliko, Usono kaj iuj eŭropaj landoj.

Xie Haoming estas lernanto de la tria klaso de Dependa Supera Mezlernejo de la Centra Muzika Konservatorio kaj ankaŭ la plej juna ludinto en la koncerto. Aŭdinte lian ludadon, pluraj internacie famaj violonistoj opinias, ke li estas promesplena knabo.

Jen estas la ĉina komponaĵo "Sunlumo brilas super Taŝkurgano", ludata de Xie Haoming. Taŝkurgano en suda Xinjiang de Ĉinio estas loĝata ĉefe de la ĉina naciminoritato Taĝik-Nacieco. La komponaĵo prenas indiĝenan muzikon kiel materialon, sorbas kaj referencas ludmanieron de ĉinaj popolaj muzikiloj, kaj priskribas la gajajn kantadon kaj dancadon de taĝik-naciecanoj. En sia vigleca ludado Xie Haoming plenplene esprimas la sinceran amon al la vivo de taĝik-naciecanoj.  

En la koncerto Chen Xi, multe ŝatata de profesoro Lin kaj gajninto de arĝenta premio de la 12-a internacia muzika konkurso de Tchaikovsky, ludis "Violona konĉerto de D maĵora" de Tchaikovsky.

Chen Xi naskiĝis en la ĉina nordorienta urbo Shenyang. 17-jara, li gajnis la menciitan premion. La rusa ĵurnalo "Kulturo" donis tian takson al li: "La ĉina juna muzikisto, per siaj decidemo kaj obstineco kaj neimagebla ĉarmo sur la scenejo gajnis la spektantaron. Lia arta stilo estas perfekta."

Nun ni aŭdas la unuan movimenton de la violona konĉerto. Lia ludado plenas de patoso kaj pura sento.

Profesoro Lin Yaoji ege ĝojas pro la atingoj de la lernantoj. Li diris:

"Instruisto, kiel ĝardenisto, esperas lernantojn montri sian talenton sur tiu ĉi tereno. Plej gravas la kuraĝigo kaj subtenado de la spektantoj, tio estas movforto por la lernantoj. Hodiaŭ vespere ili tre bone ludis kaj prezentis sian nivelon. Mi ankaŭ ĝojas, ke tiel multe da spektantoj vizitas la koncerton."

Fine de nia programero ni kune aprecu la trian movimenton de la "Violona konĉerto de D maĵora" de Tchaikovsky, ludatan de Chen Xi. La movimento estas alegro kun fortaj ritmoj kaj gaja melodio, ja estas bildo pri gaja festo de la rusa popolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto