Vizitu Forumon

Li Yuchun

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:47:28

Hodiaŭ mi konigos al vi Junecan Ĉinion, la plej novan mini-muzikalbumon de la kantistino Li Yuchun.

Tio, kion vi nun aŭskultas, estas Velkanta Floro el la albumo. La poeziaj kaj elegantaj vortoj de la kanto rakontas sopiron de la heroino al fora amato. La vorto "velkanta" enhavas tian signifon, ke la heroino graciliĝas pro la sopirado.

Juneca Ĉinio estas mini-muzikalbumo eldonita de Li Yuchun mem en aprilo de la kuranta jaro kaj projektita ankaŭ de ŝi mem. La albumo sume kolektas ses novajn kantojn. La iniciatado de la albumo, elektado de la kantoj, kompilado, postperioda reĝisorado kaj similaj laboradoj ĉiuj estas plenumitaj sole de Li yuchun.

Nun vi aŭskultas la kanton Juneca Ĉinio, kiu estas la ĉefa kanto el la albumo. 2008 estas la olimpikojaro de Ĉinio. Li yuchun frue planis oferi kantojn al la olimpikoj, kaj jam komence de la kuranta jaro ŝi verkis kanton kun la temo "Ju pli fortaj junuloj, des pli potenca lando" kaj faris detalan interkomunikiĝon kun komponisto pri la stilo kaj vortoj de la kanto, kaj post kelkfoja reviziado kaj interadaptiĝado la kanto Juneca Ĉinio finfine naskiĝis. La kanto havas la stilon de la eleganta simpleco de la ĉina klasika muziko kaj la kantvortoj plenas je deziro potenciĝi. Ĉar Li Yuchun dumproceze partoprenis en la iniciatado kaj verkado de la kanto, do ŝi lerte deduktis la kanton kaj igis la kanzoneton klara kaj gaja, tiel ke aŭskultantoj ne povas forgesi ĝin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto