Vizitu Forumon

Furoras kolektado de jadoj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:22:21

Sinjorino Zhang Ruilan, respondeculo de la muzeo, prezentis al raportisto kaŭzon de la furoro de Hetian-jadoj. Ŝi diris:

"En la urbo Hetian estas granda mina zono el jado, longa je 1 500 kilometroj. Tie troviĝas pli ol 30 minejoj. En la gubernio Yecheng estas la minejo Mierdai. Du emblemo-sigeliloj de la Pekinaj Olimpikoj estas faritaj el jadoj, kiujn oni ekspluatis el tiu ĉi minejo. Nun la du sigeliloj estas konservataj respektive en la Pekina Muzeo kaj la Olimpika Muzeo en Svisio. Laŭ publikigita projekto ankaŭ medaloj de la Pekinaj Olimpikoj estos farataj el oro, arĝento aŭ kupro kun inkrustitaj jadoj."

Dorse de medaloj de la Pekinaj Olimpikoj estas inkrustita jado, kaj meze de la dorso estas metala desegnaĵo de la emblemo de la Pekinaj Olimpikoj. Tiu ĉi dezajno estas perfekta kombiniĝo de la ĉina civilizacio kaj la olimpika spirito. Ĉinoj kutime komparas noblan virton kun jado, kaj kombiniĝo de oro kaj jado ĝuste enkorpigas la koncepton de la ĉina nacio pri valoro kaj respekton al sportistoj. Tiu ĉi dezajno gajnis admiron de la publiko kaj ankaŭ antaŭenpuŝis la furoron de la kolektado de jadoj.

La olimpika ideo antaŭenpuŝis la furoron de la kolektado de jadoj, krome estas la alia kaŭzo. Zhang Ruilan diris:

"Ekspluatado de jadoj havas historion de pli ol 6 000 jaroj en Hetian. Nun ĉiujare oni ekspluatas nur pli ol 300 tunojn. Jado estas nerenovigebla resurso kaj reduktiĝos pro la ekspluatado, tial jado estas tre valora por konservado kaj havas grandan spacon por plivaloriĝo."

Kompare kun tiu antaŭ 10 jaroj, la nuna prezo de jadaj krudaĵoj, ekspluatitaj el Hetian, preskaŭ centobliĝis. Parolante pri tiu ĉi fenomeno, sinjoro Bu Sang diris:

"Antaŭ 10 jaroj, kiam mi estis 20-jara, mi kune kun mia pliaĝa frato kaj mia amiko aŭte veturis al Ali, Tibeto. Sur la revena vojo ni vizitis la jadminejon Mierdai. Tiam mi unuafoje vidis jadajn krudaĵojn kaj prenis plurajn pecojn. Poste mi trovis en la montvalo kelkajn, kiuj estis alpuŝitaj de pluvo de sur la monto kaj poluritaj dum miloj da jaroj. Tiam mi ne konsideris la valoron kaj kolektis nur kelkajn. Nun mi multe bedaŭris."

Sed multaj kolektantoj zorgas pli multe pri la bonaŭspicia signifo de jadoj. Pekinano Yang Baozhong konservas multajn blankajn smeraldaĵojn. Li prezentis al raportisto:

"Mi konservas tiun ĉi blankan smeraldaĵon. Ĝi estas pecaj-forma. Laŭ la prononco de la ĉina lingvo "pecajo" implicas "riĉiĝon". Jen ornamaĵo skulptita en la figuroj de persiko kaj vesperto. Ĝi simbolas feliĉon kaj longvivecon kaj taŭgas al maljunuloj. Por petolemaj infanoj estas fetiĉo de budao. Ĉiuj smeraldaĵoj havas malsamajn funkciojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto