Vizitu Forumon

Rakonto de Fabien Colombo en la urbeto Yangshuo (foto) 

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:23:20

En la jaro 2003, Fabien Colombo refoje venis al la urbeto Yangshuo kaj fariĝis instruisto de la angla lingvo. De tiam li ne forlasas la urbeton. En la loko li eĉ trovis sian amatinon.

Tang Jing estas yangshuo-ano kaj ŝi laboras en iu manĝejo. Bruna haŭto, longa hararo kaj serena rido altiras la svisan junulon Fabien Colombo.

"Mi unue atentis ŝian sintenon al laboro. Laŭ ŝi ĉiuj estas egalaj, pri ŝiaj direktoro, klientoj kaj eĉ ordinaraj alilandanoj, ŝi egale traktas ilin. Tio signifas, ke ŝi havas sinceran koron."

Kvankam ili havas malsaman kulturan fonon, tamen ili alte atentas temperamenton, kiaj bonkoreco, honesteco kaj klopoda laboro.

"Kiam ni rendevuis, ŝi ofte kunportis vortaron. Ŝi trovis koncernan vorton en la vortaro kiam ŝi dialogis kun mi; kaj mi interpretis mian parolon en la ĉinan lingvon per la vortaro. Tago post tago mia nivelo en la ĉina lingvo altiĝis kaj ankaŭ ŝi progresis en la angla lingvo.

La gepatroj de Fabien Colombo ĉiam tenas oponan sintenon kontraŭ la vivado de Fabien Colombo en Ĉinio. Ili neniam venas al Ĉinio kaj ilia kompreno pri Ĉinio venas de okcidentaj gazetoj aŭ filmaj kaj televidaj teatraĵoj.

En la jaro 2006, la gepatroj de Fabien Colombo finfine venis al Ĉinio kaj persone vidis la urbeton Yangshuo, en kiu Fabien Colombo absorbiĝas.

"En la somero de la pasinta jaro, miaj gepatroj venis al la urbeto Yangshuo por fari viziton al mi. Tio absolute estas bona afero. Ili povas vidi, ke mi ne malŝparas tempon en iu nekonata lando. Tio estas la unua fojo por ili veni al Ĉinio, ili vidas, ke ilia filo estas sekura kaj ĝoja en Ĉinio."

La gepatroj de Fabien Colombo tre ŝatas Tang Jing, amatinon de Fabien Colombo. Lia patrino eĉ donacis fingroringon al tiu ĉina fraŭlino Tang Jing.

Nun Fabien Colombo faras instruadon de la angla lingvo en iu fremdlingva lernejo en la urbeto Yangshuo. Li estas tre serioza pri sia laboro. Estro de la lernejo Ou Shensong estas bona amiko de Fabien Colombo. Parolante pri la alilandano, estro Ou diris:

"Li estas tre serioza pri la instruado kaj en ĉiu tago li bone preparas sian instruadon. Lernantoj tre ŝatas lin. Li ne nur instruadas la anglan lingvon, sed ankaŭ konigas alilandan kutimon, tio estas utila por plivastigi horizonton de lernantoj."

En la urbeto Yangshuo, Fabien Colombo daŭrigas sian sonĝon kaj pro eminenta laboro, li promociiĝis al instrua direktoro de la lernejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto