Vizitu Forumon

Ĉinio okazigis aktivadon por ruinigi aŭtorrajto-atencajn, piratadajn kaj kontraŭleĝajn eldonaĵojn (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:23:35

En la 20-a de aprilo, laŭ unueca aranĝo de la ĉina registaro, en ĉinaj 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, oni okazigis aktivadon kun plej granda skalo ĝis nun por ruinigi aŭtorrajto-atencajn, piratadajn kaj kontraŭleĝajn eldonaĵojn. Estro de Ĝenerala Administracio de Ĵurnalismo kaj Eldonado kaj Ŝtata Aŭtorrajta Buroo de Ĉinio sinjoro Liu Binjie esprimis, ke la aktivado eksponas atingon de ĉina batalo kontraŭ aŭtorrajto-atencaj, piratadaj kaj kontraŭleĝaj eldonaĵoj kaj manifestas firman starpunkton kaj decidan volon de la ĉina registaro por protekti intelektan proprieton.

En la 20-a tago, en diversaj lokoj de Ĉinio, okazis aktivado por ruinigi aŭtorrajto-atencajn, piratadajn kaj kontraŭleĝajn eldonaĵojn. Nombro de ruinigitaj eldonaĵoj superas 47 milionojn da ekzempleroj kaj la totala valoro estas pli ol 500 milionoj da juanoj. En Pekino, nombro de ruinigitaj eldonaĵoj superas 2 milionojn da ekzempleroj. Respondeculoj de 22 ministerioj kaj departemantoj, inkluzive de Liu Binjie, estro de Ĝenerala Administracio de Ĵurnalismo kaj Eldonado kaj Ŝtata Aŭtorrajta Buroo de Ĉinio, partoprenis en la aktivado en Pekino. Liu Binjie diris:

"Per la aktivado, ni esperas manifesti al la mondo, ke la ĉina registaro plue persistos en protekto de intelekta proprieto, firme batalos kontraŭ aŭtorrajto-atenco kaj piratado, protektos nacian kapablon pri memkreado kaj servos por konstrui novigan ŝtaton.

Liu Binjie diris, ke la ĉina registaro ĉiam alte atentas protekton de intelekta proprieto. Nun en Ĉinio fondiĝis sistemo de leĝo kaj statuto por protekti intelektan proprieto, kiu konformas al internacia kriterio kaj havas relative kompletan specon. Por faciligi kontrolon en la socio, Ĉinio ankaŭ konstruas servan centron por akcepti raporton kaj akuzon rilate al protekto de intelekta proprieto. Antaŭ nelonge, ĉina Ŝtata Konsilantaro aprobis "Ŝtatan Strategian Skeleton por Protekti Intelektan Proprieton" por pluapaŝe fari planon pri protekto de intelekta proprieto.

Cetere de la 20 jaroj, Ĉinio kontinue forte batalis kontraŭ aŭtorrajto-atenco kaj piratado kaj gajnis evidentan atingon. Laŭ statistiko, de la lastaj 20 jaroj, pli ol 1,3 miliardoj da aŭtorrajto-atencaj, piratadaj kaj kontraŭleĝaj eldonaĵoj estas konfiskataj. "Kontraŭpiratado en ĉiu tago kaj efiko en ĉiu tago" jam fariĝas slogano de ĉina kontraŭpiratada agado.

Samtempe kun batalo kontraŭ aŭtorrajto-atenco kaj piratado, la ĉina registaro ankaŭ klopodas por altigi konscion de la publiko pri protekto de intelekta proprieto kaj konstrui socian etoson pri respekto de intelekta proprieto kaj bojkoto kontraŭ aŭtorrajto-atenco kaj piratado. En Pekino, ankaŭ okazis porpleda aktivado de lernantoj kontraŭ piratado. Pekina lernanto Zhao Yujiao faris iniciaton al tutlandaj geknaboj pri "rezisto kontraŭ piratado, uzo de oficiala eldonaĵo kaj protekto de intelekta proprieto. Ŝi diris:

"En la nomo de pekinaj lernantoj en mezlernejoj kaj elementaj lernejoj, mi faris iniciaton al tutlandaj geknaboj: Mi mem havu bonan kutimon pri respekto de intelekta proprieto kaj kuraĝon de novigo. Mi firme starigu koncepton rezisti kontraŭ piratado, subteni aŭtorrajton kaj protekti intelektan proprieton."

Kvankam Ĉinio gajnis atingon en protekto de intelekta proprieto, tamen ankoraŭ restas multaj malfacilaĵoj. Estro de Ĝenerala Administracio de Ĵurnalismo kaj Eldonado kaj Ŝtata Aŭtorrajta Buroo de Ĉinio sinjoro Liu Binjie esprimis, ke en la estonta periodo, ĉinaj batalo kontraŭ piratado kaj protekto de intelekta proprieto ankoraŭ estas malfacilegaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto