Vizitu Forumon

Iom pri filma kaj televida urbo en Hengdian (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:23:43

La filma kaj televida urbo ne nur strebas al esto de plej granda filma kaj televida bazloko en Azio, sed ankaŭ tutforte disvolvas kulturan turisman industrion. Ĝenerala vic-magaĝero de la filma kaj televida urbo sinjoro Liu Rongdong diris, ke la filma kaj televida urbo en Hengdian fariĝas superege granda filma kaj televida turisma ĝardeno kun propra ĉarmo. Kiam projekciiĝas filmo kameraita en la filma kaj televida urbo, tuj ardas turismo al la loko. Li diris:

"Post projekciiĝo de filmo "La Promeso", ni faris prezentadon laŭ gravaj kaj klasikaj scenoj en la filmo. Ni ankaŭ kreis scenaron por ke turistoj povu realigi sonĝon esti aktoro per ludo de roloj."

Nun la filma kaj televida urbo en Hengdian estas ŝtatnivela turisma loko. En la jaro 2007, venis ĉirkaŭ 4 milionoj kaj 800 miloj da turistoj al la filma kaj televida urbo. Grandnombraj turistoj kaj filmaj grupoj alportas gigantan komercan bonŝancon al Hengdian. Ĝenerala vic-magaĝero de la filma kaj televida urbo sinjoro Liu Rongdong diris:

"Pro la filma kaj televida urbo, lokanoj trovas siajn okupojn. Ili funkciigas restoraciojn, ludas rolojn en filmoj kaj aliaj. En Hengdian ne troviĝas homoj sen okupoj."

 

Zhang Genmiao funkciigas hotelon depende de la filma kaj televida urbo en Hengdian. De la jaro 2002, lia hotelo estas prospera. Zhang Genmiao diris:

"Mi estas lokano kaj nun respondecas pri manĝ-provizo al filmaj grupoj kaj al turismaj grupoj. Mezkvante estas por 800 ĝis 1 000 homfojoj por ĉiu manĝado kaj interesoj estas kontentigaj. Sen la filma kaj televida urbo, ni ne havas tiel multe da enspezo."

Impulsate de kultura industrio de la filma kaj televida urbo, trafiko kaj urbeta vizaĝo de la urbeto Hengdian grande pliboniĝas kaj homa koncepto estas tagoposttage malferma. Specialisto opinias, ke estas sukcesa formo kreita de la filma kaj televida urbo en Hengdian pri tio, ke oni iniciatas turismon per filmo. Tamen ĝenerala vic-magaĝero de la filma kaj televida urbo sinjoro Liu Rongdong diris, ke ili renkontis serion da malfacilaĵoj en la unua periodo de fondiĝo de la filma kaj televida urbo:

"En la unua periodo, oni ne estas optimisma pri la filma kaj televida urbo. Tiam trafiko estis maloportuna. Cetere antaŭe Hengdian estis loko por industrio kaj ne havis superecon en riĉfontoj de pejzaĝo."

Tamen disvolviĝo de la filma kaj televida urbo en Hengdian ne estas retenata pro tiuj malfacilaĵoj. Liu Rongdong diris, ke la filma kaj televida urbo celas tion, ke post dek jaroj ĝia film-televida turisma industrio havu mondan unuaklasan nivelon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto