Vizitu Forumon

Pitoreska kaj mistera ĉina landlimo ĉe Guangxi (foto) 

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:23:52

Karaj retlegantoj, bonvole daŭrigu vian aŭskultadon pri programo "Ĉarmo de Guangxi". Nun ni elsendos la trian pecon: pitoreska kaj mistera ĉina landlimo ĉe Guangxi. Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono troviĝanta ĉe la ĉina sudokcidenta landlimo kaj interliganta kun Vjetnamio, estas unu el gravaj landlimaj provincoj de Ĉinio. En la hodiaŭa programero, ni gvidu vin al la landlimo por senti tiean ĉarmon de natura kaj humanisma pejzaĝo.

Antaŭ komenco de la programero, ni unue prezentu al vi du demandojn: la unua, kiel nomiĝas antikva plukinstrumento de la zhuang-a nacieco? La dua, ĉe kia landlimo akvofalo Detian situas? Nun bonvole zorgeme aŭskultu nian programeron por trovi respondojn.

Ekveturante de Nanning, ĉefurbo de Guangxi, post unu kaj duona veturado, ni atingas la gubernion Ningming de la urbo Chongzuo, kiu estas najbara al Vjetnamio. En la gubernio Ningming, restaĵo de antikva fresko ĉe bordo de la rivero Zuojiang estas plej fama. Laŭ studo, tiu fresko havas historion je pli ol 2 000 jaroj kaj eble estis kreata de prauloj de la zhuang-a nacieco.

Boate sur la rivero Zuojiang, oni povas apreci freskojn sur krutaĵo: sur tiuj freskoj videblas danca homfiguro kun leviĝaj manoj kaj duona kaŭro. Regas mistera antikva etoso en tiuj freskoj. Laŭ ekspliko de fakuloj, tiuj freskoj priparolas fenomenon de rikolto kaj kulto. Tamen en malproksima antikveco, kiel prauloj de la zhang-a nacieco plenumis kreadon de tiuj freskoj sur tiel alta krutaĵo? Kun kia farbo tiuj freskoj ne senkoloriĝas post mil jaroj? Tiu mistero atendas esploron de arkeologoj.

Boate sur la rivero Zuojiang, oni ofte aŭdas kantadon de lokaj fraŭlinoj de la zhuang-a nacieco. Ili portas instrumenton Ĉielplukinstrumento. La instrumento estas propra plukinstrumento de la zhuang-a nacieco kaj estas uzata de pli ol mil jaroj. En la pasinteco, sorĉistoj per kantrakontoj okupiĝis pri sorĉado kaj forpelis malbonaĵon kaj preĝis por homoj. Nun homoj uzas Ĉielplukinstrumenton kiel akompanan instrumenton de popolaj kantoj.

Adiaŭinte misteran freskon kaj zhuang-naciecajn fraŭlinojn, ni daŭrigas nian veturadon, post unu horo ni atingas landliman urbeton Pingxiang. Amikeca Pasejo ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio estas grava pejzaĝo de la urbeto Pingxiang. En Ĉinio troviĝas naŭ gravaj pasejoj, ekzemple pasejo Shanhaiguan en la provinco Hebei, pasejo Jiayuguan en la provinco Gansu kaj pasejo Juyongguan en la antaŭurbo de Pekino, tamen tiuj pasejoj estas ne plu uzataj kaj nur funkcias kiel pejzaĝoj por turistoj. Nur Amikeca Pasejo estas uzebla kaj estas grava pasejo por reciproka kontakto de popolanoj ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto