Vizitu Forumon

Frandaĵo sur tablo de familioj de la korea nacieco

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:25:51

Estro de la Ĉina Nacieca Muzeo sinjorino Wang Ping ankaŭ diris al la raportisto, ke krom la manĝaĵo maĉio, ankaŭ malvarma fagopira nudelo estas unu el frandaĵoj de la korea nacieco. En manĝado, oni mergas nudelojn en bovaĵ-supo aŭ kokaĵ-supo, kiuj anticipe malvarmiĝas. Ŝi konigis, ke malvarma fagopira nudelo plaĉas al kore-naciecanoj viraj, virinaj, maljunaj kaj junaj:

"Ne troviĝas graso en la manĝaĵo malvarma fagopira nudelo, oni metas du pecojn de pomo aŭ ovo sur nudelojn, tial estas malalta kolesterolo por tia manĝaĵo."

Pri la manĝaĵo malvarma fagopira nudelo, meze de kore-naciecanoj, iu legendo estas populara, t.e. en la 4-a de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, oni povas havi longvivadon se ili manĝas longajn malvarmajn nudelojn. Tial la manĝaĵo havas alian titolon kiel en "Longvivada Nudelo". Kompreneble kore-naciecanoj ankaŭ manĝas la manĝaĵon kontraŭ sunfrapo en varmega somero.

Krom la menciitaj du manĝaĵoj, maĉio kaj malvarma fagopira nudelo, ĝenerale estas rizo, kiu estas pleje ŝatata de kore-naciecanoj, tial peklita brasiko aŭ napo estas ŝatata akompanata manĝaĵo kaj apenaŭ mankigeblas en ĉiu manĝado. Same kiel en parolado de kore-naciecano sinjoro Jin Deguo, kiu venas el la provinco Heilongjiang en la ĉina nordorienta landparto:

"La manĝaĵo peklita legomo estas tre grava por kore-naciecanoj, ĝenerale nemankigeblas la manĝaĵo dum nia manĝado."

En ĉiu rikolta sezono, kore-naciecaninoj okupiĝas pri produktado de la manĝaĵo peklita legomo. Ili aĉetas ĉinajn brasikojn, napojn kaj aliajn legomojn kaj post purigo trempas ilin en akvo kun salo, vino, spico ktp.

Kompreneble krom vegetaraĵo, la kore-nacieco ankaŭ manĝas viandon kun konvena kvanto, kia rostita viando. Ankaŭ supo estas nemankigebla en ĉiutaga manĝado de la nacieco.

Nun ne nur en malvarma vintro, sed ankaŭ en varma somero, hundaĵ-supo estas nemankigebla frandaĵo sur tablo de familioj de la korea nacieco. Manĝi rizon kun peklita legomo kaj trinki hundaĵ-supon estas granda ĝuo por korea-naciecanoj.

Karaj retlegantoj, krom la menciitaj manĝaĵoj, maĉio, malvarma fagopira nudelo kaj hundaĵ-supo, ankaŭ troviĝas multaj frandaĵoj de la korea-nacieco. Ni konigu al vi pri tio en la postaj tagoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto