Vizitu Forumon

Revigliĝas kultura heredaĵo de la nacieco Hezhe

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:26:04

La nacieco Hezhe estas unu el naciminoritatoj kun plej malmultaj loĝantoj. Ili deantikvece loĝas ĉe la rivero Wusuli de la provinco Heilongjiang en la ĉina nordorienta landparto kaj ne troviĝas ilia propra skribo, malgraŭ tio arto "Yimakan" de la nacieco kun formo de parolado kaj kantado estas populara en la popola socio. Pro ŝanĝiĝo de vivrimedo, la tradicia arto kun pli ol cent-jara historio, frontas al krizo. En la jaro 2006, Yimakan estis metita en katalogon de ĉinaj unuaj ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Sub klopodo de diversaj flankoj, la arto Yimakan estas repopulara meze de popolanoj de la nacieco Hezhe. Nun ni gvidu vin al la vilaĝo Jiejinkou de la urbo Tongjiang de la provinco Heilongjiang.

Karaj retlegantoj, nun aŭdiĝas kanto prezentita de Wu Liangui, artisto de la nacieco Hezhe. Li faris prezentadon en oktobro de 1979 okaze de celebro al 30-jariĝo de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko en pekina Popola Halo. Posteuloj diris, ke tiam Wu Liangui surmetinte elegantan veston kaj akcesoraĵojn, faris prezentadon de Yimakan. Lia kantado kun unika melodio, iam milda kaj iam senĝeneca, kortuŝis spektantojn.

Yimakan estas titolita kiel lernolibro de historio kaj kulturo de la nacieco Hezhe kaj ĉefe priparolas historion, heroojn, socian produktadon, kutimojn kaj religion de la nacieco Hezhe. Antaŭuloj de la nacieco Hezhe kantis post laborado kaj per tio ili gajnis ĝojecon, konsolecon kaj forton.

Estas malmultaj naciecanoj scipovantaj kanti Yimakan. Wu Liangui estas unu el ĝiaj heredantoj. Post forpaso de Wu Liangui, lia nepo Wu Baochen heredis la arton.

Wu Baochen naskiĝis en la vilaĝo Jiejinkou, kiu situas ĉe loko de kunfluiĝo de riveroj Wusuli, Heilong kaj Songhua. Tie monto estas alta, arbaro densa kaj akvo multa, tre taŭgas al loĝado de la nacieco Hezhe, kiu sin vivtenas per fiŝkaptado kaj ĉasado.

Historie hezhe-anoj vivtenis sin per fiŝkaptado kaj ĉasado. Ili produktis vestojn el fiŝhaŭtoj kaj en vintro ili faris ĉasadon.

Nun la vesto farita el fiŝhaŭtoj ne plu estas surmetita de homoj, sed jam fariĝis valora konservaĵo en muzeo; en vintro ne estas multaj ĉasoj. Nur la arto Yimakan ankoraŭ priparolas la vivon de prauloj. Wu Baochen diris, ke en infanaĝo, homoj kolektiĝis por kanti Yimakan post laborado kaj tio donis al li profundan impreson.

Antaŭ nelonge, Wu Baochen estis konfirmita de ĉina Kultura Ministerio kiel ŝtata heredanto de la arto Yimakan. Laŭ li, la arto Yimakan, kiu reprezentas historion, kulturon, vivkutimojn kaj eĉ estetikon de la nacieco Hezhe, estas plej valora kaj necesas esti heredata de generacio al generacio. Li diris:

"Povas esti dirite, ke la arto Yimakan estas plej valora por la nacieco Hezhe. Kiel oni heredu kaj disvastigu la arton, tio estas plej grava."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto