Vizitu Forumon

Ning Feng

(GMT+08:00) 2009-07-12 17:37:48


ĉina juna violonisto Ning Feng

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigos plu ĉinan junan violoniston Ning Feng kaj de li luditajn kompoziciojn.

Jen estas "Mia steleto" ludita de Ning Feng. La kompozicio estis kanto verkita de meksikia komponisto Manuel Maria Ponce en la jaro 1912 kaj poste adaptita kiel solo de violono, piano kaj violonĉelo, interalie, plej popularas la violona solo adaptita de usona violonisto Jascha Heifetz. La kompozicio, per ondanta melodio, esprimas sentimentalecon kun ioma patoso, kvazaŭ oni elverŝus profundan nostalgion antaŭ la stelaro en la nokta firmamento; kaj poste montras entuziasmon kaj finiĝas je promesoplena tono.

Ni iam konigis al vi, ke Ning Feng estas unu el ĉinaj elstaraj violonistoj, kiuj aktivadas sur la internacia muzikista rondo. Li invitite aranĝis koncerton en Kanado, Japanio kaj aliaj landoj kaj regionoj kaj kunlaboris kun monde famaj orkestroj. Li, per sia pasia ludado kaj senkompara muzika ĉarmo, gajnis aŭskultantojn de proksimume 40 landoj kaj regionoj. Bonvole aŭskultu la de li luditan "Meditado".

"Meditado" estas la dua movimento de "Violona konĉerto maĵora D" de rusa komponisto Peter Ilitch Tchaikovsky. Fininte la movimenton, li opiniis ĝin iom tro longa, li do verkis melodion iom sentimentalan kiel la duan movimenton de la konĉerto, kaj adaptis la movimenton kiel violonan solon. Jen estas la brila ludado de Ning Feng.

De sia 16-a jaraĝo Ning Feng estas multfoje premiita en altklasaj internaciaj violonaj konkursoj. En 2006, en la 51-a Internacia Violona Konkurso "Premio Paganini", monda pinta violona konkurso, li gajnis la unuan lokon kaj akiris du specialajn premiojn kaj ankaŭ la sumo de la premio estas rekorda de tiu ĉi konkurso.

Fine de nia programero ni aprecu la de li luditan "Fantazio" de "Carmen", violonan solon verkitan de germana komponisto Franz Waxman laŭ la muziko de la opero "Carmen" de franca komponisto Georges Bizet. La kompozicio plene disvolvas la luksajn ludartojn de violono kaj estas densa je hispana nacia stilo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto