Vizitu Forumon

Amkanto inter Ŝanhajo kaj Taibei

(GMT+08:00) 2009-07-02 15:01:39

Antaŭ ne longe fermiĝis la 10-a Ĉina Ŝanhaja Internacia Artfestivalo. En pli ol unu monato artistoj el 40 landoj kaj regionoj sinsekve oferis 52 brilajn prezentadojn. En hodiaŭ programero ni elsendos elektitan ĥorteatran koncerton "Amkanto inter Ŝanhajo kaj Taibei".

La koncerto prenas la du urbojn kiel ĉeftemon, kaj per la koncerto oni esprimas benon al la amligiĝo de la du bordoj okaze de malfermiĝo de ĉartitaj aviadiloj rektnavigaj inter la du bordoj en semajnfino kaj realiĝo de vojaĝoj de ĉefteraj turistoj al Taiwan. Per formoj de solo, plurvoĉo kaj ĥoro la ĥorteatro kondukas spektantojn al la du urboj, historie interligiĝantaj kaj sente interdependantaj.

/sono: Kiel Dolĉe

Taiwan-a knabino Peipei, pro malkontenteco pri sia laboro, sole iras al la ĉeftero por fari feriojn. Survoje de Nankino al Ŝanhajo ŝi hazarde renkontas ŝanhajan junulon Gao Yang. La hazarda renkontiĝo enamigis la gejunulojn el malsamaj urboj. La du gejunuloj komencas aman vojaĝon en la kanto Kiel Dolĉe.

Reĝisorino de la ĥorteatra koncerto Xie Shujing konigis, ke la ŝanhaja kulturo enhavas fortan nostalgion por multaj taiwan-aj maljunuloj. Nuntempe ankaŭ la junuloj en Ŝanhajo kaj Taibei havas pli multajn sentajn kontaktadon kaj interfluadon. Tiu ĉi prezentado tuŝas aman sonĝon de la du generacioj kaj mallongigas la distancon inter la du urboj. Ŝi diris:

/sono (parolado)

"Kanti amajn rakontojn kaj malnovajn kantojn estas tre bona maniero por proksimigi unu la alian. Se oni volas havi pli rektan kontakton inter la du lokoj, sendistance, oni devas esti kara kiel geamantoj. Pri la rilatoj inter la du bordoj ni esprimas nian bondeziron per la amkanta formo."

/sono: Ĝis, Mia Amatino

Nun vi aŭskultas la kanton Ĝis, Mia Amatino, ĥorata de Gao Yang kaj la ĥoro. Peipei kaj Gao Yang renkontiĝas survoje kaj enamiĝas unu al la alia, sed la dolĉa vojaĝo baldaŭ finiĝas. Gao Yang adiaŭas la amatan kanbinon Peipei per la emocia kaj milda kanto Ĝis, Mia Amatino. Reveninte al sia urbo, la ambaŭ multe prizorgas unu la alian. Ili esprimas sian senton surrete kaj samtempe interŝanĝas memoron pri la urboj. Taiwan-a kantistino Zhong Xiaodan kaj Qi Qi diplomiĝinta el Ŝanhaja Konservatorio respektive ludas la rolon de Peipei kaj Gao Yang. Ili sin prezentas brile kun komprenema kunlaboro kaj deduktas kortuŝan modernan "du-urban amkanton".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto