Vizitu Forumon

Koncerto "Kato valsas"

(GMT+08:00) 2009-07-02 15:01:39


usona komponisto Leroy Anderson

Antaŭ nelonge okazis en la pekina Nacia Teatro simfonia koncerto "Kato valsas". Hodiaŭ ni konigu al vi pri la koncerto.

Jen vi aŭdas la komponaĵon "Kato volsas" de usona komponisto Leroy Anderson. La de li bredata aminda kato donis al li inspiron. La komponaĵo priskribas la katon afektantan elegante kaj miaŭantan simpatiinde. Violono imitas miaŭadon freŝe kaj vivece, impresante, ke la aminda kateto valsas en bankedo.

La koncerton direktis profesoro Zhu Yibing el la Fakultato de Orkestro de la Centra Muzika Konservatorio, ludis la Ĉina Junulara Simfonia Orkestro de la Konservatorio. La profesoro esprimis, ke li esperas, ke la spektantoj proksime perceptu la ĉarmon de la klasika muziko. Li diris:

"Muziko mem ne kategorias je nobla aŭ vulgara, nur diferencas je kortuŝa aŭ ne. La muziko, kiu min kortuŝas, estas bona. Mi esperas, ke la hodiaŭa prezentado estos entuziasme eĥata de la spektantoj por ke ili sentu la klasikan muzikon alirebla, eleganta kaj kortuŝa."

"La muzikaĵo estas bona, se ĝi kortuŝas min. Mi esperas, ke la hodiaŭa prezentado povos veki entuziasman reagon de la spektantoj por ke ili sentu, ke la klasika muziko estas tre proksima al ni, ĉie estas muziko kortuŝa."


Leroy Anderson

Jen estas la komponaĵo "Trumpetista festo", ĉefverko de Leroy Anderson. La komponaĵo plene esprimas la karakterizon de trumpeto kaj ĝian luksan blovarton. Ĝi estas alegra, milda kaj vigleca, kvazaŭ kelkaj gajaj trumpetistoj improvize blovas surstrate en festa tago. Regas festa gaja etoso.

La usona komponisto kaj direktisto Leroy Anderson naskiĝis en la jaro 1908. Li eklernis pianludadon kaj komponadon de la 10-a jaraĝo kaj 18-jara, aliĝis al la Muzika Konservatorio de la universitato Harvardo kaj lernis de pluraj famuloj kaj profesoroj harmonikon, komponadon kaj similajn. Diplomitiĝinte li servis kiel direktisto kaj muzika gvidanto de la orkestro de la universitato kaj en la sekva jaro magistriĝis kaj poste okupiĝis pri komponado.

En la jaro 1952 Leroy Anderson publikigis la faman "Bluan tangon", la disko de la komponaĵo titolita ora disko vendiĝis je pli ol miliono da ekzempleroj, kaj pro tio li ekfamiĝis kaj fariĝis de ĉiuj konata komponisto. Nun ni aprecu la komponaĵon.

En la koncerto prezentiĝis 17 komponaĵoj de Anderson.

Jen estas "Tajpilo", lia alia neforgesebla fama komponaĵo post "Blua tango". En la komponaĵo aŭdiĝas vera rapida tajpado, eĉ sonorilado ĉe aliliniiĝo kaj estas lerte imitata la okupiteco de laborĉambro en tajpado.

En la koncerto ludis Ĉina Junulara Simfonia Orkestro konsistanta el elstaraj studentoj de la Fakultato de Orkestro de la Centra Muzika Konservatorio. Direktisto profesoro Zhu Yibing donis tre altan takson al la ludado en la koncerto. Li diris:

"Ĉe la komenco de la koncerto mi prenis ilin ne kiel studentojn de la konservatorio, sed junajn artistojn. Artistoj alportas brilon, ĝojon, meditadon kaj amuzon. Ĉion ĉi tamen se ili mem ne povas percepti, ili neniel povas komuniki al la aŭskultantoj. Tiuj komponaĵoj ja estas defioj al tiuj junaj ludistoj."

Per sia brila ludado de la fama komponaĵo de Anderson "Sledado", ili puŝis la koncerton al alta tajdo.

La komponaĵo aŭdiĝas en ĉiu Kristonasko. Tamen ĝin komponis Anderso en varmega julio. Li esprimis, ke la komponaĵo estas lia revo al la pejzaĝo en vintro. Poste iu verkis por ĝi tekston kaj de tiam ĝi fariĝis klasika kristonaska kanto. Fine, ni kune aprecu la kanton "Sledado".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto