Vizitu Forumon

Maljunulo gravuranta katojn sur kalabasoj

(GMT+08:00) 2009-06-29 09:49:09

Karaj retlegantoj, kalabaso estas ordinara herba vegetalo en Ĉinio kaj post maturiĝo povas esti prilaborata al diversaj artaĵoj. En la urbo Lanzhou, nordokcidenta Ĉinio, gravuro sur kalabaso estas tiea fama popola metiarto kaj kalabas-kato gravurita de maljunulo Zhou Yisheng estas elstara. En la hodiaŭa programero, ni konigas al vi tiun maljunulon, kiu gravuras katon sur kalabaso.

La templo Huang de la urbo Lanzhou estas fama merkato de artaĵoj kaj antikvaĵoj kaj tie kolektiĝas tieaj famaj majstroj pri popolaj meriartaĵoj. Ĝenerale homoj, kiuj vojaĝas al la urbo Lanzhou kaj volas aĉeti metiartaĵojn kun loka karakterizo, venas al la templo Huang. Raportisto informiĝis, ke la maljunulo Zhou Yisheng havas sian butikon en la templo, tamen liaj kalabasoj estas multekostaj pro delikata prilaborado.

Kun scivolemo, raportisto vizitis tiun maljunulon. Tiam li akceptis du gastojn, kiuj vizitis lin pro admiro de lia fameco. Ili zorgeme elektis du kalabasojn kostantajn je kvar cent juanoj kaj diris, ke ili kunportos tiujn du kalabasojn el Ĉinio por donaci ilin al siaj alilandaj amikoj.

Adiaŭante gastojn, sinjoro Zhou varme bonvenigis raportiston. Maljunulo Zhou Yisheng, 80-jara, havas altan staturon kaj fortan korpon. Raportisto demandis lin, kial liaj kalabasoj estas pli multekostaj ol tiuj de aliaj homoj. Sinjoro Zhou memfide diris, ke ĉar liaj gravuraĵoj havas bonan kvaliton. Li diris:

"Post gravurado mi unue kontrolas. Se ĝi povas kontentigi min, do mi vendas ilin. Se ne, mi tretas ilin, nek vendas nek donacas ilin al aliaj homoj."

Maljunulo Zhou Yisheng diris, ke li faras gravuradon sur kalabasoj je 60 jaroj. En la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, 17-jara Zhou estis juna mastro de kolor-pentrada lignaĵista butiko kaj trovis, ke komizoj gravuras bildojn sur kalabasoj. Tial li sekvis ilin kaj komencis lernadon. Post 2-jara lernado, tiuj komizoj sentis, ke sinjoro Zhou pli bone gravuras, tial ili gvidis lin al ilia instruisto, Li Wenzhai unua-generacia majstro de miniatura kalabaso-gravurado en la urbo Lanzhou.

Li sekvis la majstron por lerni je kelkaj jaroj kaj lia gravurado rimarkinde progresis. Kalabasoj prigravuritaj de majstro Li Wenzhai prenas ideogramojn kiel ĉefajn kaj bildojn suplementajn kaj kalabasoj de Zhou Yisheng estas inversaj. Komence Zhou Yisheng ĉefe gravuris bildojn de ĉinaj antikvaj virinoj. Tiuj bildoj havas fluan linion kaj diversajn hom-figurojn.

Poste la majstro forpasis kaj dum longa tempo, Zhou Yisheng dronis en malĝojeco. Iun tagon Zhou Yisheng vidis katon en sia hejmo volviĝintan sur seĝo kaj aspektantan aminda, tial li prenis paperon kaj penikon por noti mienon de la kato kaj poste gravuris la bildon sur kalabaso.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto