Vizitu Forumon

Ĉina eldoninto Li Pengyi (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:50:59

Karaj retlegantoj, antaŭ nelonge vicestro de Brookes Universitato en Oksfordo profesoro Graham Upton speciale venis de Britio al Pekino por doni honoran doktoran akademian rangon al ĉina eldonisto Li Pengyi. Tio estas la unua fojo, ke alilanda universitato donis honoran doktoran akademian rangon al ĉina eldonada laboranto. En la hodiaŭa programereto Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj, ni konigos al vi ĉinan eldoniston Li Pengyi.

Li Pengyi estas famulo en ĉina eldonada rondo kaj venda sumo kaj interezo de eldonejo gvidata de li kreskis centoble dum pli ol 10 jaroj. Plejparto de ĉinaj eldonadaj institucioj estas ŝtatposedataj enuoj, kvankam ili faras reformadon, tamen ĝenerale ilia ekonomia efikeco ankoraŭ estas malalta. Tial eldonejo pri instruado, lernado kaj esplorado de fremdaj lingvoj, gvidataj de Li Pengyi estas rigardataj kiel bona ekzemplo meze de ĉinaj eldonejoj, kiu bone konformas al merkata ekonomio.

En la okcidenta parto de Pekino, iu domego kun profund-ruĝa koloro estas okulfrapa en najbara griza medio. Tie troviĝas eldonejo pri instruado, lernado kaj esplorado de fremdaj lingvoj, en kiu Li Pengyi havas oficon. Parolante pri sia sperto, Li Pengyi diris:

"Mia vivtravivaĵo estas simpla. Antaŭ la aĝo de 18 jaroj, mi estis en kamparo kaj en la aĝo de 18 jaroj ĝis 21 jaroj, mi petis instruadon en Pekina Fremdlingva Instituto kaj post diplomiĝo laboras en eldonejo pri instruado, lernado kaj esplorado de fremdaj lingvoj ĝis nun. La laboro jam daŭras je 25 jaroj. Kvankam la vivtravivaĵo estas simpla, tamen mi havas enhavoriĉan laboran medion."

En la jaro 1954, Li Pengyi naskiĝis en iu kamparana familio en la gubernio Huangyi, Hebei-provinco. En sia infanaĝo, li sopiris esti raportisto de gubernia radio iun tagon. En Ĉinio antaŭ la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, pro strikta limigo de politiko pri familia registro, urbo kaj kamparo estis dividata por administrado, tial se kamparanaj gefiloj volis foriri el relative malriĉa kamparo, troviĝis du vojoj, la unua, lerni por sukcesi en ekzameno de universitato kaj post diplomiĝo, labori en urbo; la dua, aliĝi al armeo por fariĝi profesia soldato aŭ post malmobiliziĝo el armeo esti aranĝata de la registaro por labori en urbo. Li Pengyi suriris la duan vojon. Tamen li estas pli feliĉa ol plejparto de kamparaj junuloj aliĝintaj al armeo. En la jaro 1976, Li Pengyi estis sendita de armeo al Pekina Fremdlingva Instituto por lernado kaj post diplomiĝo li fariĝis redaktoro de eldonejo pri instruado, lernado kaj esplorado de fremdaj lingvoj. De tiam lia sorto havis deradikan ŝanĝon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto