Vizitu Forumon

Iom pri monde konata eldonisto Li Pengyi

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:51:05

De iu ordinara redaktoro ĝis monde konata eldonisto, Li Pengyi elspezis 13 jarojn por realigi la turnon. Depost servo kiel estro de la eldonejo, pasis 12 jaroj. Dum tiuj 12 jaroj, la eldonejo pri instruado, lernado kaj esplorado de fremdaj lingvoj sin turnis de iu ordinara eldonejo al unu el plej sukcesaj eldonejoj en Ĉinio. La eldonejo kun eldonado ĉefe de akademiaj kaj edukaj libroj, kunlaboris kun pluraj mondaj eldonadaj potencoj kaj eldonis grandan nombron da elstaraj alilandaj libroj. Sub gvidado de Li Pengyi, en la jaro 2004, emisia sumo de la eldonejo atingis 1 200 milionojn da juanoj, kreskante centoble kompare kun tiu antaŭ 10 jaroj. La kreska rapideco povas esti mirindaĵo. Kaj Li Pengyi estas rigardata kiel elstara eldonisto. Li diris:

"De ordinara redaktoro ĝis estro de la eldonejo, kiu havas influon en- kaj ekster-ĉinia, mi havas profundan konon kaj komprenon pri eldonado kaj profunde amas la profesion. Pri la eldonejo, mi rigardas ĝin kiel gepatrojn, gefilojn kaj familion. Se mi havus ŝancon elekti profesion en la estonta vivo, mia elekto estus sama."

Li Pengyi diris, ke distanco inter lia familio kaj oficejo estas nur kelkaj metroj. Kiam li revenas de oficejo al hejmo en nokto, lia koro plenas de dankemo al sorto. Tio kuŝas ne nur en tio, ke li kaptis bonŝancon ĉe ĉinaj reformado kaj malfermo, sed ankaŭ en tio, ke li posedas scenejon, kie li povas plene disvolvi sian kapablon. Li plenforte antaŭenpuŝas reformadon en administra sistemo, funkcia sistemo kaj talentula kulturo, alte atentas konstruadon de fameco de la eldonejo kaj gajnis eminentan ekonomian efikecon. Tio metas firman solidarecon por longdaŭra disvolviĝo de la eldonejo.

Kiel eminenta eldonisto, Li Pengyi opinias, ke inter ĉina eldonada afero kaj tiu de progresinta alilando troviĝas granda diferenco. Surbaze de tiu konado, Li Pengyi kaj liaj kolegoj projektas grandiozan planon, t.e. en la estontaj kelkdek jaroj, ili klopodos por konstrui la eldonejon kiel monde konatan eldonadan korporacion. Li Pengyi diris:

"Sekve de evoluo de la ĉina ekonomio kaj altiĝo de ĉina pozicio, ni projektis planon. En la estontaj 20 jaroj, ni eldonos grandan nombron da eldonaĵoj pri la ĉinaj kulturo, literaturo kaj lingvo, inkluzive de instrua materialo, legaĵoj kaj aliaj. Ni ankaŭ planas publikigi retejon kaj eldoni surretan eldonaĵon por malfermi fenestron por alilandanoj kompreni Ĉinion kaj lerni la ĉinan lingvon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto