Vizitu Forumon

Iom pri ĉina aktorino Tao Hong (foto) 

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:51:08

Karaj retlegantoj, en ĉina amuza rondo, troviĝas du homoj, kiuj same nomiĝas Tao Hong. Ili estas junaj aktorinoj plaĉaj al ĉinaj spektantoj. En la hodiaŭa programereto Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj, ni konigos al vi pli aĝan aktorinon Tao Hong. Ŝia prezento en televida teatraĵo donis profundan impreson al ĉinaj spektantoj.

"Nun vi aŭdas pecon de la televida teatraĵo . La televida teatraĵo priparolas penigan vivon de princino Baoling en la dinastio Qing. Dum epoka ŝanĝiĝo de la fino de la dinastio Qing ĝis la komenco de la Respubliko de Ĉinio, la princino Baoling sin turnas de princino, kiu estas simpla kaj ĝuas riĉan kaj bonhavan vivon, al virino, kiu devas vivteni en malalttavolo de la socio. Tao Hong ludas rolon de Baoling je aĝoj de 10 jaroj ĝis pli ol 30 jaroj, aĝo-diferenco estas 20. Ŝia prezento klare kaj profunde manifestas komplikan emocian kaj koran ŝanĝon de la rolo.

Tao Hong 35-jara en la kuranta jaro, naskiĝis en la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio. De la infanaĝo, ŝi lertis en kantado kaj dancado kaj ofte estis laŭdata, ke ŝi fariĝos aktorino. En la aĝo de 11 jaroj, ŝi eniris en artan lernejon por lerni dancadon. Post 8 jaroj ŝi, per eminenta sukceso en ekzameno, varbiĝis en ĉinan Centran Dramaturgian Instituton. En 1998, Tao Hong, per prezento en la televida teatraĵo gajnis premion de plej bona aktorino. Sekve en la televida teatraĵo , kiu estis populara tiam, Tao Hong ludis rolon de edzino de iu kapo de la nigra socio, kaj ŝia prezento donis profundan impreson al ĉinaj spektantoj. Tamen same kiel aliaj belaj junaj aktorinoj, multaj spektantoj ne konfesis, ke ŝi estas aktorino lerta en prezento. Ĝis kiam post apero de la filmo , spektantoj ŝanĝis sian penson.

La filmo estas reprezenta teatraĵo de Tao Hong. La filmo priparolas rakonton de Lai Shuangyang, mastrino de iu kafeterio, rilate al ŝia peniga sperto en kariero kaj vivo.

En la filmo, Tao Hong, per sia kaprica rigardo kaj enhavoriĉa korpa lingvo, ĝuste manifestas fortecon kaj tiraneblecon, bonkorecon kaj manovron, tradicion kaj emociiĝon de la mastrino Lai Shuangyang, dank' al ŝia eminenta prezento, nekonsekvenco de temperamento de la virino estas kredebla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto