Vizitu Forumon

Ĉina aktorino Tao Hong

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:51:30

En la filmo , la rolo Lai Shuangyang funkciigas kafeterion, en kiu speciale vendiĝas anaso-koloj. Por prezenti la rolon, Tao Hong sin ekzercis je kvar monatoj per hako de anaso-koloj. Dank' al ekzercado, en la filmo ŝi lertas en la hakado kaj figuro de la mastrino estas viveca. Rememorante pri kameraado de la filmo, Tao Hong diris:

"Rigardante scenaron, mi trovis, ke estas granda tasko por mi, ĉar preskaŭ en ĉiu sceno troviĝas mia prezento. Fakte por iu aktoro, tio estas ege granda defio. T.e. sukceso aŭ malsukceso kuŝas en vi mem kaj prezento de ĉiuj servas por vi. Estas granda premo. Kvar monatojn antaŭ kameraado, mi ne ricevis alian laboron, sed tutanime faris esploron pri la rolo. Dank' al sufiĉa preparado, mi sentas min komforta kaj preta kiam mi komencis prezentadon antaŭ kamerao."

Per eminenta prezento en la filmo , en 2002 Tao Hong gajnis registaran premion de la ĉina filmo "premio de ornama skulptita kolono", fakulan premion "orkoka premio" kaj premion de ŝanhaja internacia filma festivalo. Sukceso de la filmo havigis al Tao Hong pli multe da ŝancoj por prezenti kaj ŝi komencis provon de diversstilaj roloj.

En la fino de 2004, Tao Hong faris prezenton en televida teatraĵo pri naciminoritata temo . La televida teatraĵo priparolas aman rakonton en Kangding, sudokcidenta Ĉinio. En la teatraĵo, Tao Hong ludas du rolojn Kangzhu kaj ŝia patrino Zhuoma. Ŝi ne nur per subtila diverĝo de kostumo faris prezenton de tiuj du roloj, sed ankaŭ per lingvo, sinteno kaj aliaj flankoj kaptas tiujn du homojn, kiuj havas malsaman aĝon. Per prezento de Tao Hong, aperas malfrivola, tenera kaj malmilda patrino kaj simpla kaj aminda fraŭlino Kangzhu. Estas freŝe. En la televida teatraĵo, prezento de Tao Hong estas flua kaj natura sen postsigno de prezento.

Ĝis nun filmoj kaj teatraĵoj prezentitaj de Tao Hong estas ne multaj, tio kuŝas en ŝia normo prefere malmulton enteni ol ĉion malkaran altreni, tamen renkontiĝante kun rolo plaĉa al ŝi, Tao Hong sin dediĉas. En filmoj kaj teatraĵoj, en kiuj Tao Hong partoprenis en prezentado, figuro prezentita de ŝi havas malsaman temperamenton kaj ĉiaj roloj estas vivecaj. De la lastaj jaroj, prezento de Tao Hong iom post iom estas agnoskata de ĉinaj spektantoj. Tamen pro ŝia temperamento ŝati kvietan vivon, estas malmultaj novaĵoj pri ŝi. Vizaĝe al la nekonsekvenco, Tao Hong aspektas sincera kaj indiferenta. Ŝi diris:

"En la nuna epoko amuzado kaj rapideco estas popularaj, tamen tio diferencas laŭ malsamaj homoj. Mi ja havas tian temperamenton kaj tial mi faras tion kion ne plaĉas al mi mem. Laŭ mi, fari tion kion aktoro devas fari estas kontentige."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto