Vizitu Forumon

Kamparana dramisto He Qingkui

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:51:41

Karaj retlegantoj, en jarfina vespero de ĉiu jaro, multaj ĉinoj kolektiĝas antaŭ televidilo kaj spektas amuzan vesperon por Printempa Festo organizata de Ĉina Centra Televida Stacio por bonvenigi novjaron. En la amuza vespero ĉijare, estas fama dramisto de humuraj teatraĵoj kaj verkisto de kamparanaj teatraĵoj, sinjoro He Qingkui, kiu servas kiel ĝenerala planisto de programoj pri humuraj dialogoj kaj teatraĵoj. En la hodiaŭa Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj, ni konigos al vi He Qingkui kaj lian neordinaran vivon.

He Qingkui estas 57-jara. Estas malfacile por ni observi lian humuran senton laŭ lia aspekto. Tamen post pli ol 20-jara klopodado, la ordinara kamparano senĉese sin turnas al verkisto de teatraĵoj, kreis multe da humuraj teatraĵoj kaj televidaj teatraĵoj kaj ĝuas ŝaton de spektantoj. Liaj verkoj elektis materialon en kamparo, lia krea inspiro devenas de lia kelkjara travivaĵo en kamparo kaj liaj verkoj ĉiam donas ideon al homoj. Parolante pri sento al kamparo, He Qingkui diris:

"Ĉinio estas potenca agrikultura lando kaj kamparanoj bezonas helpon en multaj flankoj. Nun restas multaj laborfortoj kaj oni devas serĉi elirejon por ili. Ŝtato prenas rimedojn por konstrui dometojn kaj krei enoficiĝajn ŝancojn. Ni klerigas ilin per moderniga agrikultura koncepto kaj havigas al ili okazon trovi vojon por riĉigi. Ni esperas, ke spekto de verkoj faciligas al ili kompreni la novan koncepton kaj iom post iom anstataŭi tradician koncepton."

He Qingkui naskiĝis en iu kamparana familio en ĉina nordorienta landparto. En sia infanaĝo li longtempe sekvis sian patron kaj vivtenis per fiŝkapto, tial li eĉ ne vizitis lernejon. En ĉina nordorienta landparto vintro daŭras longtempe kaj kamparanoj plenumas kampan laboron je nur unu sezono kaj en alia tempo ili estas liberaj. Tial kelkaj homoj kutimas pensi pri rakonto por malenuigi. Same kun aliaj kamparanoj, iom post iom He Qingkui ellernis trovi plezuron en ordinara vivo kaj verkis rakontojn por pasigi longan liberan tempon. Poste He Qingkui ŝatas lokan popolan arton "Prezento de Du homoj".

"Prezento de Du homoj" estas popola arta formo speciala en ĉina nordorienta landparto kaj estas miksaĵo inter la han-a kultura kaj la manĉura. Ĝenerale du aktoroj vira kaj virina kantas kaj dancas por priparoli rakonton. He Qingkui senĉese lernis prezenton de la arta formo kiam li plenumis kampan laboron, vendis legomon kaj eĉ armeaniĝis. Komence de la jaro 1979, li gvidis artistojn de popola arto prezenti por kvin jaroj. Dum tiu ĉi kvin jaron, li aktive petis instruadon de maljunaj artistoj kaj iom post iom fariĝis fakulo de la arto. Post prezento de tradiciaj teatraĵoj, li provis krei la novan. Ĝuste en la jaro 1990, li komencis sin okupiĝi pri verkado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto