Vizitu Forumon

He Qingkui kaj liaj kamparanaj teatraĵoj

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:51:50

He Qingkui ĉiam havas profundan senton pri kulturo en la ĉina nordorienta landparto. Li opinias, ke la nordorienta kulturo estas mikssanga kulturo el la naciecoj manĉura, mongola kaj la han-a. Prezento de Du homoj estas tiea ĉefverko. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, dank' al filmo kameraita de ĉina fama reĝisoro Zhang Yimou, en Ĉinio ardis kulturo de la ĉina nordokcidenta landparto. Kiel nordorientano, He Qingkui ofte pensis, ke la kulturo de la ĉina nordorienta landparto havas sovaĝan belecon kaj devas esti populara tra la tuta lando. Tial ne nur en humuraj teatraĵoj sed ankaŭ en televidaj teatraĵoj, li intence aranĝis enhavon kaj per kiu oni scias gravecon de la nordorienta kulturo.

estas populara moderna kampara teatraĵo kreita de He Qingkui antaŭ 2 jaroj. Ĝi priskribas rakonton pri tio, ke en iu vilaĝo de nordorienta Ĉinio, maljunulo Liu funkciigas turisman manĝan aferon por gvidi vilaĝanojn kune riĉigi. La teatraĵo plaĉas al spektantoj. En la teatraĵo, He Qingkui intence skribas ion pri arto "Prezento de Du homoj" kaj havigas al ĝi ŝancon eksponi sin al tutlandaj spektantoj.

Kompreneble He Qingkui celas per la teatraĵo doni modernan agrikulturan koncepton al kamparo. Li opinias, ke malprogreso de ĉina agrikulturo ŝlosile kuŝas en malavangardeco de koncepto. Por ŝanĝi la malprogresan situacion, necesas ŝanĝi malavangardecan agrikulturan koncepton. He Qingkui diris:

"Kiam mi faris verkon pri la teatraĵo, mi nerimarkate aldonas novan agrikulturan koncepton al la rakonto. En la unua parto de la teatraĵo, vidiĝas rakonto pri "penso pri ŝanĝo pro malriĉo" kaj en la dua parto, distingiĝas enhavo de funkciigo kaj administrado."

He Qingkui diris, ke li ne komprenas agrikulturajn funkciigon kaj administradon, tamen li estas lernema. Kiam li verkis la teatraĵon, li ofte zorgis pri ŝtataj politikoj kaj orientiloj koncerne al agrikulturo. Li ankaŭ petis sian filon aĉeti librojn pri agrikulturaj funkciigo kaj administrado kaj sendi al li tiujn librojn. Li serioze lernas kaj akurate aldonas koncernan enhavon al sia teatraĵo.

Pri kreo de humuraj teatraĵoj, li estas same serioza. En amuzaj vesperoj por Printempa Festo en la lastaj jaroj, humuraj teatraĵoj kreitaj de li ofte estis laŭdataj de spektantoj. Kiel ĝenerala planisto de programoj pri humuraj dialogoj kaj teatraĵoj de la amuza vespero ĉijare, He Qingkui opinias, ke rolo de humuraj teatraĵoj estas granda. Li diris:

"Pozicio kaj rolo de humuraj teatraĵoj estas samaj kun jiaozi-o, t.e. oni kutimas manĝi jiaozi-ojn en Printempa Festo. Kaj humuraj teatraĵoj ŝajne estas spiritaj jiaozi-oj. Malsamaj programoj enhavas malsamajn farĉojn por ke oni povu gustumi malsamajn gustojn. Humuraj teatraĵoj ludas grandan rolon por disigi lacon kaj amuzigi medion."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto