Vizitu Forumon

Ĉina fama gravuraĵa majstro Wang Qi

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:51:55

Karaj retlegantoj, gravuraĵa majstro Wang Qi, kiu ĝuas altan aŭtoritatecon en ĉina belarta rondo. Dum sia kelkdekjara arta travivaĵo, sinjoro Wang Qi sin ĵetis al la afero de gravuraĵo kaj en sia maljuneco, li donacis al Ĉina Piktura Muzeo siajn artajn fruktojn kaj konservaĵojn. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Antaŭ nelong, post akcepto de pli ol 800 donacaĵoj de sinjoro Wang Qi, Ĉina Piktura Muzeo elektis inter ili preskaŭ 300 gravuraĵojn kaj okazigis por eksponi ksilografaĵojn, skizojn, kaligrafaĵojn kaj aliajn. En liaj kreaĵoj vidiĝas peniga vivo de la ĉina popolo en kontraŭjapana rezistmilito de la 30-aj ĝis la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj varma fenomeno pri produktado kaj konstruado post fondiĝo de la nova Ĉinio. Aprecantoj ankaŭ povas sperti novan epokan fenomenon post praktiko de la politiko pri malfermo kaj reformado. Oni povas diri, ke gravuraĵoj de sinjoro Wang Qi estas kontinuaj kaj vivece reaperigis historion de disvolviĝo de Ĉinio en la pasinta duona jarcento kaj liaj altaj lerteco kaj kapablo observi kaj eksponi aĵojn estas alte taksataj de aprecantoj.

La ekspozicio ankaŭ eksponas gravuraĵojn konservatajn de Wang Qi el Britio, Bulgario, eksa Sovetio, Francio, Germanio, Meksikio, Pollando, Rumanio, Svedio, Ukrajnio, Usono, kaj aliaj landoj. La ekspozicio ŝanje estas malgranda muzeo de mondaj gravuraĵoj.

Tiuj konservaĵoj eksponas enhavoriĉan artan vivon de tiu 88-jara maljunulo. Wang Qi diris, ke tiuj konservaĵoj estas ĉe li je kelkdek jaroj kaj nun li donacis ilin al Ĉina Piktura Muzeo kaj tio realigas lian kelkjaran volon.

En 1918 Wang Qi naskiĝis en la urbo Yibin de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Liaj gepatroj havis vastan interesiĝon, precipe pri kaligrafio kaj muziko, tial de la infanaĝo li estis influata en dense arta medio. Wang Qi diris:

"Kiam mi estis infano, mia patro skribis kaligrafaĵon sur alies ventumiloj kaj mia patrino pentris sur ili. Pro ŝato al kaligrafio, en nia hejmo troviĝas multaj antikvaj pentraĵoj. Cetere ankaŭ estas multaj instrumentoj."

Wang Qi rememoris, ke tiam en lia hejmo, krom du pianoj, ankaŭ troviĝis kordinstrumentoj, kiaj violono kaj aldo kaj blovinstrumentoj. Lia patro konis multajn muzikistojn kaj pentristojn, tial okazis regula arta salono en lia hejmo. Tio donis grandan influon al Wang Qi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto