Vizitu Forumon

Iom pri ĉina gravuraĵa majstro Wang Qi (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:51:58

En 1937, Wang Qi diplomiĝis el fakultato pri okcidenta pentraĵo en Ŝanhaja Belarta Kolegio. Pro eksplodigo de ĉina popola kontraŭjapana rezistmilito, li ŝanĝis sian ideon peti instruadon en Francio kaj restis por kune kun homoj, kiuj per sia forto batalis kontraŭ Japanio, propagandis la rezistadon per agitpentraĵo. Tiam okcidenta gravuraĵo disvastiĝis en Ĉinio kaj en la arta rondo cirkulis tendenco pri ksilografio. Wang Qi forte interesiĝis pri tio. Li diris:

"Tiam gravuraĵo estis nove aperinta arto kaj estis publikigata en diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj. Laŭ mi, gravuraĵo havas eksterordinaran simplecon kaj fortan belecon, tial ĝi plaĉas al mi. Malsame al alia pentrado, gravuraĵo havas fortajn kolorojn blankan kaj nigran kaj aspektas tre simpla kaj modesta."

En 1938, Wang Qi iris al sankta loko de la rezistmilito la urbo Yan'an, tiam li oficiale komencis lernadon de ksilografio kaj poste publikigis kreaĵojn. Lia reprezenta kreaĵo en la frua periodo <Ŝtonhakisto> estis alte taksata de estro de departemento pri orienta arto de Brita Muzeo. En la gravuraĵo vidiĝas tia fenomeno, spiralas fumo kaj kelkaj ŝtonohakistoj riparas instrumentojn, forta bakado estas neeltenebla.

Wang Qi kreis grandan nombron da gravuraĵoj, ne nur en milita epoko sed ankaŭ en paca periodo, liaj kreaĵoj kompakte sin ligas kun moderna vivo kaj spegulas lian atenton al socio kaj al la vivo. Gravuraĵoj kreitaj en la frua periodo, ekzemple manifestas vivon, emocion kaj porpledon de la popolo, kiu estis subpremata kaj tiuj kreaĵoj post fondiĝo de la nova Ĉinio, spegulas prosperon de la ŝtato kaj la novan vivon de la popolo.

Dum tiu periodo, Wang Qi tenis pli maturan artan manieron kaj lia esploro pri arta teorio estis pli profunda. Li diris:

"Fakte dirite, mi alte atentas kolorojn nigran kaj blankan kaj utiligon de skulpturo. Mi provas per diversaj skulpturoj manifesti malsamajn objektojn kaj klopodas por esplori sekreton en la nigro-blanka arto. Laŭ mi, troviĝas vasta tereno por la arto kaj tio bezonas senĉesan esploradon de artistoj."

Wang Qi kreis gravuraĵojn je pli ol 50 jaroj kaj lia arta esplorado ne haltis. En 1990, Wang Qi 72-jara estis elektata por servi kiel konstanta vicprezidanto de Ĉina Pentrista Asocio. Li ankaŭ gajnis "elstaran premion de ĉina nove aperigata gravuraĵo", "honoran premion de japana fuĵi-a Piktura Muzeo" kaj aliajn premiojn.

En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, pro okulo-malsano, Wang Qi forlasis kreadon de gravuraĵo kaj refoje komencis kreadon de tuĉodesegno. Li diris:

"Kiam mi estis infano, mi kontaktis ĉinan pentraĵon. Mia lernado de arto komenciĝis de lernado de la ĉina pentraĵo. Post emeritiĝo, miaj okuloj ne bone funkcias kaj nun mi refoje kreis tian pentraĵon. Oni povas diri, ke tio estas arta returno. Artistoj ĉiam volas fari senĉesan strebadon kaj esploradon, ĉar mi ne povas ludi rolon en gravuraĵo, tial mi esperas per alia formo kontentigi mian propran kreadon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto