Vizitu Forumon

Iom pri tibetaj kantistoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:52:01

Tibeto, honorata kiel maro de kanto kaj danco, elkulturis faman kantistinon Caidan Zhuoma. Antaŭ dekoj da jaroj, ŝia kanto "Hurao de Liberigitaj Servutuloj" verŝis la koron de la tibeta popolo. Siatempe ĉu plenkreskuloj, ĉu infanoj, preskaŭ ĉiuj ĉinoj povis kanti ŝian kanton "Sur la Ora Monto de Pekino". Ŝi estis elstara reprezentanto de tibetaj kantistoj de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. Estis ŝi, kiu montris al la ekstero la altan voĉon de tibet-nacianoj.

La muzikaj artistoj de Tibeto neniam ĉesis verki por la nacia muziko. Sed pro multaj kialoj la tibeta muziko ne estis multe konata de la mondo. Tial la naturdotita klara kaj alta voĉo de tibet-nacianoj ne akiris ŝancon por montriĝi al la tuta mondo.

Dank' al la progreso de la ĉinaj amaskomunikiloj, per multaj kanaloj oni povas koni la disvolviĝon de la ĉina muziko kaj ankaŭ tiun de la tibeta muziko.

En la premiodisdona ceremonio por la "Deka Tutlanda Konkurso de Junaj Kantistoj" okazigita de la Ĉina Centra Televizio en 2002, bela knabino Suolang Wangmu veninta de nordtibeta herbejo gajnis du premiojn per la kanto "Ora Hejmloko", nome oran premion por la konkurso de amatora nacia kantomaniero kaj oran premion "Kantisto Plej Ŝatata de Aŭskultantoj". Tio ebligis al la homoj, kiuj preskaŭ forgesis la tibetan muzikon, retrovis la muzikan senton naturan kaj puran de la altebenaĵo.

Instruisto de la Arta Fakultato de la Tibeta Universitato diris: "Se oni diras, ke 'Hurao de Liberigitaj Servutuloj' de Caidan Zhuoma ebligis al la ekstero ekkoni la tibetan muzikon, oni povas diri ankaŭ, ke 'Ora Hejmloko' de Suolang Wangmu ebligis al pli multaj homoj vere koni la tibetan muzikon. Suolang Wangmu kondukis la tibetan muzikon en la vivon de la nuntempuloj."

Malantaŭ Caidan Zhuoma kaj Suolang Wangmu estas multaj homoj, kiuj provas kunigi la tradician nacian muzikon de Tibeto kun la moderna popmuziko por krei modernan tibetan muzikon enhavantan nacian trajton.

Muzikantoj nomataj "rokenrolaj pioniroj de la neĝa lando" estas tibetaj junuloj kapablaj en tekstoverkado, komponado kaj kantado. Ili opinias, ke modernaj tibetaj muzikantoj aspiras modernan stilon de la nacia muziko kaj notojn apartenantajn al ili, sekve ili kombinas la tradiciajn materialojn de tibeta muziko kun la moderna muzika tekniko, kaj la esprimmaniero kaj enhavo de la muziko rimarkinde diferencas de tiuj de la tradicia muziko.

Junaj instruistoj de la Arta Fakultato de la Tibeta Universitato opiniis, ke en la pasinteco popmuziko por tibetanoj estis fremda kaj freŝa portanto de muziko. Tial en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la kanto "Amato en Mia Koro" de tibeta kantistino Dazhen en la tibeta lingvo kaj la nacia kantomaniero furoris en la neĝa lando.

Sed subkulturo estos akceptita de la vasta amaso nur post kiam ĝi asimilas pli multe da faktoroj de la ĉefaflua kulturo. Kaj en tio aperis tibeta kantisto Yadong kantanta "Dia Aglo" en la hanlingva videodisko en 1995.

"Amfonto de Jiuzhai" de tibeta kantisto Rongzhong Erjia furoris en la tuta Sichuan-provinco kaj li fariĝis la plej shatata kantisto de la tibet-nacia regiono de Sichuan. 

Kantistino Han Hong kreskis en Pekino kaj nun sin okupas pri muzika kreado en Pekino. Ŝia patrino devenis de Changdu de Tibeto kaj en ŝia sango fluas braveco kaj patoso de tibetano, tial en ŝiaj muzikaĵoj enkorpiĝis la modesteco kaj kvieteco unikaj de altebenaĵo. En la proceso de kreado de muzikaĵoj Han Hong subkonscie enmiksis elementojn de tibeta muziko kaj dank' al tio aperis ŝiaj "Hejmloko", "Trairo" k.a. La plej granda espero de Han Hong estas ebligi al pli multaj homoj koni la tibetan muzikon pere de muziko kaj prezenti al pli multaj homoj la elstarajn verkojn de la tradicia tibeta muziko. Ŝia korpulenteco ne malhelpas aŭskultantojn ŝati ŝin, kaj ŝi konkeris la aŭskultantojn per sia bela alta voĉo.

Iasence Yadong, Rongzhong Erjia kaj Han Hong markis komenciĝon de moderniĝo de la tibeta muziko. Ili povas esti kalkulataj mejloŝtonaj personoj en la moderna muziko de tibeta nacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto