Vizitu Forumon

Ĉina fama pentristino Liu Shuqin (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:52:04

Karaj retlegantoj, la Flava Rivero estas titolita de ĉinoj kiel "patrina rivero". Ĝi komenciĝas de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj de okcidenta landparto al la orienta transpasas la tutan landon. La bordoj de la rivero estas lulilo de ĉina antikva civilizacio, fama bronza civilizacio kaj civilizacio Shu naskiĝis laŭ la rivero. Ĉinaj artistoj en diversaj dinastioj kaj epokoj manifestas belecon kaj spiriton de la Flava Rivero per sia propra kompreno. En la hodiaŭa programereto, ni konigos al vi unu el tiaj pentristoj Liu Shuqin.

"Antaŭe funkciis ekspozicio de pentraĵoj kaj oni konsilis al mi partopreni en la ekspozicio. Mi sentas min malkvalifikiĝi kiel pentristo kaj aliaj helpas min prezenti mian pentraĵon. Fine publikiĝis anonco kaj mi gajnis oran premion. Tiam mi ne kredis tion kaj pensis, ke ĝi estis ŝerco. Fakte sukceso de la unua kreo donas al mi grandan forton."

Rememorante pri sperto antaŭ kelkaj jaroj, Liu Shuqin, 50-jara en la kuranta jaro, sentas sin fortuna. En Ĉinio troviĝas proverbo, "Bonŝanco ĉiam trafas homojn, kiuj estas pretaj". Laŭ alia homo, la evento, kiu estas rigardata de Liu Shuqin, kiel hazardeco estas ŝia inda premio, ĉar de infanaĝo, ŝi havis deziron fariĝi fama pentristino en la estonteco kaj longtempe diligente lernis por realigi la deziron. Tial realigo de la deziro nur estas problemo de tempo.

Liu Shuqin naskiĝis en la urbo Zhumadian de la provinco Henan apud la Flava Rivero. En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, same kiel siaj samaĝuloj, Liu Shuqin respondis alvokon de la ŝtato kaj venis de urbo al kamparo por okupiĝi pri agrikultura laborado. Parolante pri la sperto, Liu Shuqin diris:

"Mia patrino sin okupis pri arto. Influate de la familio, mi ŝatas arton kaj pentradon. En la epoko labori en kamparo, mi ofte utiligis liberan tempon por fari pentradon kaj kolekti materialojn."

En la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Liu Shuqin havis bonŝancon por peti instruadon en belarta fakultato de Henan-a Universitato kaj tio estis ŝia soifata ŝanco. Ŝi pensis, ke post diplomiĝo ŝi povos sin okupi pri laboro koncerna al pentrado, tamen kontraŭ ŝia volo, ŝi estis sendata al kultura halo de kultura administracio. Kvankam ĉiutaga laboro estis ege okupa, tamen Liu Shuqin ankoraŭ utiligis liberan tempon por pluigi sian pentran kreadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto