Vizitu Forumon

Iom pri pentristino Liu Shuqin

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:52:07

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio praktikis politikon pri reformado kaj malfermo. Dank' al tio, homoj havas pli grandan liberecon por elekti kaj riĉeco de materia vivo firmigis bazon de homa spirita strebo. Koncepto pri laboro en ŝtataj entreprenoj dum la tuta vivo estis forlasata kaj pli kaj pli multaj homoj komencis elekti okupojn, kiuj ja plaĉas al ili. En 1997, Liu Shuqin senhezite forlasis komfortigan laboron kaj sole venis al Pekino por daŭrigi sian sonĝon fariĝi pentristino. Ŝi diris:

"En 1997 mi venis al Pekino por peti instruadon de famaj pentristoj Wang Wenfang kaj Qi Shi kaj ĉefe lernis pentradmanieron de la Flava Rivero. En la lastaj jaroj, mi ĉiam prenis tion kiel temon de pentrado kaj faris pentradon laŭ la Flava Rivero. Iam mi, kunportante pakaĵon kun kelkdek kilogramoj kaj iris kaj revenis 5 640 kilometrojn. Cetere kelkajn lokojn mi vizitis plurfoje por kolekti materialojn kaj fari pentradon."

Liu Shuqin sin dediĉas al kreado de moderna realisma belarto. Ŝia stilo estas freŝa, delikata, simpla kaj natura. Ŝi kunfandas okcidentan olepentradon kaj ĉinajn tradiciajn kaligrafion kaj belartan lertecon kaj faras kreadon. Ŝiaj pentraĵoj gajnis altan aplaŭdon de komentistoj.

Pro longa flueco kaj vasta baseno, la Flava Rivero havas diversajn fenomenojn en diversaj sezonoj, klimatoj kaj tempoj. Estas freneze en periodo de akvoŝvelo, estas velke en periodo de akvomalpleneco, estas pure en la supra baseno kaj malklare en la malsupra baseno. Laŭ Liu Shuqin, diversaj fenomenoj de la Flava Rivero estas ĝiaj ĝojo, kolero, plendo kaj feliĉo. En ŝiaj okuloj, la Flava Rivero havas animon. Ŝi diris:

"La rivero ĉiam donas al mi malsaman senton. Ju pli oftas mia veno al la rivero, des pli fortas sento, ke mi kaj la rivero estas ligataj. Vidante la riveron en televida programo kaj tiu pentrata de mi mem, mi sentas intimecon. Kiam mi faras pentradon pri la rivero, ŝajne mia sango estas ĵetata al pentraĵo. La rivero fluas, peniko kaj inko sin movas kaj riverakvo sin rulas. Ja estas tio."

Nun pentraĵoj de Liu Shuqin plurfoje gajnis premion de Ĉinio kaj veturis al alia lando por partopreni en ekspozicio. Liu Shuqin opinias, ke ŝi estas nur ordinara filino de la rivero kaj estas longa vojo por ŝi pentri tutan spiriton de la rivero.

Nun Liu Shuqin jam kamerais kelkdek milojn da fotoj pri la rivero kaj pentris multe da skizoj pri ĝi. Ŝi diris, ke estas longa vojo por irado. Ŝia bazo estas en la Flava Rivero kaj pentri la riveron per peniko estas ŝia misio en la tuta vivo. Nuntempe ŝi estas en pentraĉambro kaj estontece ŝi refoje serĉos krean inspiron laŭ la rivero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto