Vizitu Forumon

Protektanto de ĉina popola kulturo Feng Jicai (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:52:10

Karaj retlegantoj, sinjoro Feng Jicai estas ĉina fama verkisto kaj pentristo.  Ĝenerala enketo kaj protekto al heredaĵo de ĉina popola kulturo, kiu estas proksima al pereo en la moderna socio, kaŭzis atenton en la socio. Tial li estas honore titolita kiel "protektanto de ĉina popola kulturo".

Feng Jicai havas profundan emocion al ĉina nacieca kaj popola kulturo. Laŭ plejparto de ĉinoj, li estas ne nur verkisto kaj pentristo kun eminenta atingo, sed ankaŭ fakulo kaj intelektulo, kiu ŝatas historion kaj zorgas pri protekto de relikvoj. En la lastaj jaroj, brileco de la dua identeco ŝajne kovris tiun de la unua.

En 1942 Feng Jicai naskiĝis en la urbo Tianjin, najbare al Pekino. Deinfanaĝe li ŝatis belarton, literaturon, muzikon kaj pilkan sporton. Post diplomiĝo el supera mezlernejo, li fariĝis speciala korbpilka sportisto pro alta staturo. Tamen post nelonge li vundiĝis en konkurso kaj forlasis la korbpilkan teamon. Sekve li sin okupis pri pentrado en societo de kaligrafio kaj pentrado de la urbo Tianjin. En la societo, Feng Jicai speciale paŭsis antikvajn famajn pentraĵojn kaj kreis multajn elstarajn pentraĵojn kontraste kombini ĉinan stilon kaj la alilandan. En tiu periodo, li profunde interesiĝis pri popola arto kaj lokaj kutimo kaj moro. En la mezo de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Feng Jicai sin turnis de pentrado al literatura verkado kaj okupis pozicion en la ĉina nuntempa literatura rondo.

En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, same kun multaj evoluantaj landoj, en Ĉinio moderna konstruado rapide disvolviĝis kaj longdaŭra agrikultura civilizacio estis impulsata. Kiam popolanoj tute ne sciis pereo-proksiman staton de kulturaj heredaĵoj, Feng Jicai per sentimento de verkisto kaj longtempa kompreno kaj amo al nacieca kaj popola kulturo, sentis urĝan krizon kaj dissendis laŭtan apelacion al la socio. Li diris:

"Oni facilanime forlasas malnovan kutimon kaj tradician memoron por bonvenigi la novan. Fakte tiuj malnovaj estas valoraj. En 1994, mi rimarkis en ĵurnalo, ke en la urbo Tianjin, okazis grandskala nuligo de antikva kvartalo kaj poste konstruiĝos la nova. La antikva kvartalo de la urbo Tianjin havas 600jaran historion kaj tie troviĝas enhavoriĉa loka kulturo. Tiam mi preparis mian aŭtoran honorarion, invitis preskaŭ 80 homojn, inkluzive de planistoj, historiistoj, inĝenieroj kaj fotistoj por fari esploron kaj enketon al la antikva kvartalo. De tiam mi sentis, ke mi devas savi nian propran kulturon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto