Vizitu Forumon

Homo, kiu sin ĵetis al sava kaj protekta laboro de tradicia kulturo

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:52:12

Feng Jicai kaj tiuj intelektuloj kaj fotistoj faris ĉiuflankan enketon kaj fotadon al ĉiuj stratoj kaj stratetoj de la urbo Tianjin. En unu kaj duona jaroj, ili kamerais pli ol 30 milojn da fotografaĵoj kaj publikigis kvar albumojn. En tiuj albumoj ili notis dense historian kulturan etoson en la antikva kvartalo de la urbo Tianjin kaj nomis ĝin "via amata urbo". Dank' al senĉesa klopodado, kelkaj historiaj ruinoj en la antikva kvartalo estis konservataj.

Post tio, Feng Jicai kun forta respondecemo, sin ĵetis al sava kaj protekta laboro de tradicia kulturo kaj kelkfoje organizis grandajn aktivadojn pri kultura savado. Li skribis grandan nombron da artikoloj kun profunda emocio por apelacii protekton de historiaj kaj kulturaj heredaĵoj kaj ankaŭ eldonis verkon pri esploro rilate al urba tradicia kulturo. Feng Jicai opinias, ke movforto de lia plenforta ĵeto al protekto de popola kulturo kuŝas en lia emocio, tamen spirito estas pli grava movforto kompare kun la emocio. Ĝuste pro sia pensado pri la nuna stato de ĉina tradicia kulturo, li povas fariĝi kultura majstro.

En 2001, kiel prezidanto de Societo de Ĉinaj Popolaj Artistoj, Feng Jicai faris enketon al ĉinaj diversaj lokoj. Li diris, ke li estas optimista kaj ŝercema homo, tamen velka stato de popola kulturo maltrankviligis lin. Li donis ekzemplon, en Yangjiabu, unu el kvar lokoj, kie naskiĝis ĉinaj jarpentraĵoj, nur troviĝas unu heredanto de la jarpentraĵa metilerteco, kiu havas kelkcentjaran historion. Danĝero de ĉina popola arto al pereo estas urĝega. Li diris:

"Nia kulturo daŭras pere de granda nombro da heredantoj. Artistoj kiaj popolaj kantistoj, muzikistoj, dancistoj kaj rakontistoj bezonas subtenon. Se ne troviĝas heredanto, la kulturo ĉesos."

En 2003, sub antaŭenpuŝo de Feng Jicai, Societo de Ĉinaj Popolaj Artistoj, funkciigis inĝenieriaĵon por savi ĉinajn popolajn kulturajn heredaĵojn kaj decidis en dek jaroj fari ĉiuflankan, sisteman kaj scientan enketon, noton, ordigon, eldonadon kaj protektadon al pereontaj popolaj kulturaj heredaĵoj.

Sub persista klopodado de Feng Jicai kaj liaj kolegoj, protekto de la popola kulturo tago post tago kaŭzis altan atenton de la socio kaj gajnis varman eĥon kaj subtenon de la registaro kaj ordinaraj popolanoj. La registaro konfirmas, ke la dua sabato de junio en ĉiu jaro estu "tago por kulturaj heredaĵoj". La socio komencis altan atenton al unika kultura akumulo de kelkmiljara agrikultura civilizacio.

En la lastaj dek jaroj, Feng Jicai jam fariĝis standando de protekto de ĉinaj popolaj relikvoj kaj kulturo. Tamen Feng Jicai bedaŭre diris, ke lia idealo estas refoje skribi romanon. Li opinias, ke verkado de romano povos doni al li plej kontentigan senton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto