Vizitu Forumon

Fama koregrafo Xu Qi

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:52:22

Karaj retlegantoj, Xu Qi estas ĉina fama koregrafo. Ŝi partoprenis en koregrafado de granda danca dramo kaj kunlabore kun ĉina fama erudiciulo Xi Zhenguan pri Dunhuang-ologio, surscenejigis antikvan melodion notitan en heredataj dunhuang-aj libroj per formo de melodi-danco. Ĝi fariĝis solena evento de la danca rondo en tiu jaro. Nun ni konigas al vi ĉinan faman koregrafon Xu Qi.

En urbcentro de Lanzhou en ĉina okcidenta landparto, estas "Dunhuang-a Danca Lernejo". En la lernejo, raportisto renkontis Xu Qi, kiu jam emeritiĝis el posteno de direktado de Teatra Grupo de Dunhuang-a Arto de la provinco Gansu. Xu Qi 63-jara aspektas pli juna ol ŝi fakte estas. Akompanate de geknaboj, ŝi estas afabla avino. Taman farante ekzemplon de dancaj movoj, ŝi ankoraŭ manifestas sian dancistan talenton.

Xu Qi ĝoje babilis kun raportisto pri sia sperto en dancado. Xu Qi diris, ke ŝia okupiĝo pri dancarto ne estas ŝia origina deziro. Kvankam ŝi de infanaĝo ŝatis danci, tamen tiam ŝi havis sonĝon peti instruadon en universitato. Sed pro la familio, kiam ŝi estis 18-jara, ŝi devigite forlasis la sonĝon kaj venis al Prova Teatra Grupo de Arta Instituto de la urbo Lanzhou---antaŭa formo de Kant-Danca Ensemblo de la provinco Gansu. Xu Qi diris:

"Kiam mi estis lernanto de unua klaso en mezlernejo, la teatra grupo volis akcepti min. Tiam mi havis bonan lecionregistron, tial volis partopreni en ekzameno de universitato kaj peti instruadon en universitato. Malgraŭ tio, mi estis aktiva en kulturaj aktivadoj en la mezlernejo, inkluzive de organizado de danca grupo kaj reĝisorado de danco. Cetere mi estis membro de amatora gimnastika trupo kaj havis certan bazon pri svingesalto, forto kaj aliaj. Kompreneble inter gimnastiko kaj danco troviĝas diferenco."

Tiel Xu Qi venis al Kant-Danca Ensemblo de la provinco Gansu kaj estis profesia dancisto. En la jaro 1960, dancistoj kun diplomo de supera mezlernejo estis malmultaj, tial Xu Qi elstariĝis. Planante novan programon, la teatra grupo ofte petis opiniojn de Xu Qi, ĉar ŝi legis pli multajn librojn kaj havis bonajn rimedojn kaj novan ideon. En la periodo lerni dancon, Xu Qi sin turnis de dancisto al koregrafo.

En la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, danca dramo kolektive kreita de Kant-Danca Ensemblo de la provinco Gansu unuafoje reaperigis monde faman dunhuang-an murpentraĵon sur scenejo kaj tio kaŭzis grandan eĥon. La danca dramo ne nur gajnis varman respondon en Ĉinio, sed ankaŭ venis al Koreio, Japanio, Italio, Francio, Tajlando, Rusio, Latvio, Hongkong kaj Taiwan por fari prezenton kaj estas honore titolita kiel "viva fresko".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto